György Károlyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Károlyi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1802 (1802-03-28)
en Vieno
Morto 9-an de novembro 1877 (1877-11-09) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Károlyi
Patrino Elisabeth Waldstein-Wartenberg
Edz(in)o Karoline Gräfin Zichy-Vásonykeő
Infanoj István Károlyi • Gyula Károlyi • Victor Karolyi de Nagykaroly • Tibor Károlyi • Gábor Károlyi
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo György Károlyi [djordj kAroji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Károlyi György estis hungara politikisto, mecenato, membro honora kaj direktora de Hungara Scienca Akademio (1825). Lia patro estis József Károlyi, lia frato estis Lajos Károlyi, liaj filoj estis Tibor Károlyi kaj István Károlyi (politikisto, 1845).

György Károlyi [1] naskiĝis la 28-an de marto 1802 en Vieno. Li mortis la 9-an de novembro 1877 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Károlyi komence estis soldato, kie li konatiĝis kun István Széchenyi. Baldaŭe ili vojaĝis kune en eksterlando, kie li studis la novajn teknikojn. Hejmenveninta grafo Károlyi partoprenis en la parlamentado, eĉ li estis unu el la gravaj fondintoj de Hungara Scienca Akademio en 1825. Krome li estis grava figuro de la tiama reforma movado. En 1836 li edziĝis baldaŭe havanta 5 filojn kaj filinon. Lia plej fama filo estis István Károlyi (politikisto, 1845). Post fiasko de la hungara liberecbatalo li estis nelonge arestita, poste li okupiĝis pri sia bieno. Li konstruis en Pest (urbo) en 1832 palacon "Károlyi", kiu nun estas Literatura Muzeo Petőfi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Grafikaĵo pri György Károlyi