José Camón Aznar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Camón Aznar
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1898 (1898-10-05)
en Zaragozo
Morto 14-an de majo 1979 (1979-05-14) (80-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Zaragozo vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto • arthistoriisto • politikistofilozofo • universitata instruisto vd
Laborkampo historiobildartohistorioestetikobeletrofilozofio vd
Aktiva en Madrido vd
Verkado
Verkoj Dominico Greco 1 vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Camón Aznar (Zaragozo, Hispanio, 5-a de oktobro de 1898Madrido, Hispanio, 14-a de majo de 1979) estis hispana universitata profesoro, historiisto, verkisto kaj pensulo de la 20a jarcento.

Licenciita pri Juro el la Universitato de Zaragozo, kvankam li neniam agadis laŭ tiu profesio kies studojn li faris pro patra devigo, ekstudis Filozofion kaj Beletrojn. Doktoriĝis en Filozofio kaj Beletroj kaj akiris magistron pri Teorio de la Literaturo kaj de Artoj en la Universitato de Salamanko en 1924. Dum tiuj jaroj en Salamanko, li ligiĝis al la Radikala Partio, kaj al la persono de Miguel de Unamuno, pro kio post la fino de la Hispana Enlanda Milito li perdis la katedron. Ekde 1939 li profesoris pri Historio de arto en la Universitato de Zaragozo kaj ekde 1942 en la Universitato de Madrido, kie li okupis la plej altajn postenojn.

Li estis membro de nombraj akademioj kaj de estraroj de diversaj kulturaj institucioj. Li verkis ekzemple Dios en San Pablo (dio en sankta Paŭlo), la novelo El pastor Quijótiz kaj la tragediojn Hitlero, Lutero, Ariadno, "El Cid, personaje mozárabe", "El ser en el espíritu" kaj "Filosofía del arte". Pri arto li verkis ekzemple "El arte desde su esencia", "El escultor Juan de Ancheta", "La Arquitectura plateresca", "Domenico Greco", "Picasso y el Cubismo", "La Arquitectura y el la orfebrería en el Siglo XVI", "Pintura medieval en España", "Velázquez", "La pintura española en el Siglo XVI", "Miguel Ángel", "La pintura española en el Siglo XVII", "Juan de Echebarría", "Berruguete", "Goya".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sanz Sanz, María Virginia (1999). Bibliografía de José Camón Aznar. Publicaciones desde 1925 a 1984.. Caja de Ahorros y Monte de Piedad de Zaragoza, Aragón y Rioja (Ibercaja, Obra Social y Cultural). ISBN 978-84-8324-046-5.
  • Lomba Fuentes, Joaquín (1984). El pensamiento de Camón Aznar. Museo e Instituto de Humanidades 'Camón Aznar'. ISBN 978-84-505-0002-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]