Jenő Koltay-Kastner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Koltay-Kastner
Persona informo
Naskonomo Kastner Jenő Mária Gusztáv Ede
Naskiĝo 15-an de februaro 1892 (1892-02-15)
en Veľký Diosek
Morto 3-an de marto 1985 (1985-03-03) (93-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungaraitalafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Parizo
Okupo
Okupo filologo • italianist
vdr

Jenő Koltay-Kastner [koltai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koltay-Kastner Jenő estis hungara literaturhistoriisto, historiisto, filologo, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1943).

Jenő Koltay-Kastner inter lernantinoj en 1966

Jenő Koltay-Kastner [1] (ĝis 1935 Kastner Jenő) naskiĝis la 15-an de februaro 1892 en Hungara reĝlando, en Magyardiószeg, kiu nun estas urboparto de Sládkovičovo en Slovakio. Li mortis la 3-an de marto 1985 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Koltay-Kastner studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto inter 1909-1913, poste li plulernis en Sorbonne helpe de stipendio. Li batalis en la 1-a mondmilito, kie italoj kaptis lin. Baldaŭe komence li instruis en gimnazio, poste en la menciita universitato kaj ankaŭ en Universitato Erzsébet. En 1924 li studvojaĝis en Italio. Inter 1935-1940 li instruis en Romo, sed samtempe li estis ankaŭ direktoro de Hungara Akademio en Romo. Hejmenveninta li instruis en Scienca Akademio Ferenc József ĝis la pensiuliĝo en 1968, kie li estis ankaŭ katedrestro. Li doktoriĝis en 1956. Li okupiĝis precipe pri la itala renesanco. Li ricevis premion en 1982.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A Karthausi helye a szentimentális regényirodalomban: Eötvös József és Charles Augustin Sainte-Beuve (1913)
  • Etienne Türr en 1860: D’après des memoires italiens (1929)
  • Olasz–magyar szótár (Itala-hungara vortarego) (1930) - ĉefverko
  • Magyar–olasz szótár (Hungara-itala vortarego) (1934) - ĉefverko
  • Cola di Rienzo élete: XIV. századi krónikákból (1942)
  • Amici, nemici e studiosi di Giordano Bruno in Ungheria (1951)
  • Az olasz irodalom Foscolotól Carducciig (1968)
  • Az olasz reneszánsz irodalomelmélete (Literatura teorio de la itala renesanco), (1970)

Fontoj[redakti | redakti fonton]