Józef Haller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Haller
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1873 (1873-08-13)
en Jurczyce, Lesser Poland Voivodeship
Morto 4-an de junio 1960 (1960-06-04) (86-jaraĝa)
en Londono
Tombo Gunnersbury Cemetery
Lingvoj pola
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoCislajtio
Subskribo Józef Haller
Familio
Patro Henryk Haller
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr
Generalo Józef Haller
Generalo Józef Haller kaj lia Blua Armeo, 1919
La pentraĵo „Geedziĝo de Pollando kun la Balta Maro” (1931)
pentrita de Wojciech Kossak (1857–1942)
Józef Piłsudski kaj Józef Haller post la venko en Batalo de Varsovio (1920) dum la Pola-bolŝevika milito
La monumento de generalo Józef Haller en Władysławowo
La monumento de Józef Haller kaj la simbola fosto de la geedziĝo de Pollando kun la Balta Maro en urbo Puck

Józef HALLER (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1873 en Jurczyce (apud Skawina), mortis la 4-an de junio 1960 en Londono) estis armea generalo de Pola Militistaro, legiisto, skoltestro, prezidanto de antaŭmilita ZHP (Asocio de Pola Skoltismo), prezidanto de Komitato de Pola Ruĝa Kruco, politika kaj socia aganto, onkla frato de generalo Stanisław Haller (murdita de sovetoj en Katin), kavaliro de la ordenoj: Blanka Aglo kaj Virtuti Militari.

Infaneco kaj juneco[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en bieno kiel la tria laŭvice infano de nobelo-bienposedanto Henryk Haller von Hallenburg kaj Olga Tretter. Rektlinie devenis de Jan Haller, librovendisto kaj posedanto de la unua en Pollando eldonejo en la 16-a jarcento. Pli juna frato de Józef estis Cezary, posta deputito al aŭstra parlamento kaj kapitano de pola armeo.

Ĝis la 9-a vivjaro edukiĝis kun pluraj gefratoj en vilaĝo. Personecon de juna Haller grande influis etoso de patriotismo kaj profunda religiemo de la gepatra domo. Valorojn, kiuj lin formis, difinis ankaŭ la tutan lian postan agadon.

Patro de Haller partoprenis januaran ribelon kontraŭ Rusa Imperio, avo laŭ patrina flanko estis kapitano de Pola Militistaro dum novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio kaj kavaliro de la kruco Virtuti Militari.

En 1882 la familio Haller translokiĝis al Lvovo, kie juna Józef komencis lerni en germana gimnazio, post kiu frekventis militistan Malsuperan Reallernejon en Košice en Hungario (nun en Slovakio), kaj laŭvice prestiĝan Superan Reallernejon en Hranice (tiutempe Mährisch Weißkirchen), al kiu frekventis ankaŭ aŭstraj arkidukoj. Post ilia fino studis en Teknika Akademio en Vieno ĉe artileria fakulatato.

En 1903 nuptis Aleksandra Sala. En 1906 naskiĝis ilia filo Eryk.

Aŭstria-hungara armeo[redakti | redakti fonton]

Post fino de studoj Józef Haller estis nomumita subleŭtenanto kaj komencis 16-jaran soldatservan periodon en la aŭstra armeo. En la jaroj 1895–1910 servis en la 11-a Regimento de Artilerio en Lvovo kaj Stanisławów. Li plenumis funkcion de instruktoro, kaj poste komandanto de unujara volontula oficira lernejo de artilerio, kie li reformis instruadon, forigante demoralizigitajn profesiajn oficirojn de instruaj postenoj kaj anstataŭante ilin per volontuloj. Al oficiraj lernejoj enkondukis la polan lingvon, laŭ voĉdonoj de Viena parlamento, kiuj allasis partan uzon de la pola en armeo. Pro atingo de eminentaj rezultoj li ricevis la plej altan aŭstran militistan distingon Armea Merit-Medalo (Signum Laudis).

En 1910 forlasis sian soldatservon en la aŭstra-hungara armeo pro tio, ke Atinginte rangon de kapitano, povante nenion plu lerni en aŭstra artilerio, mi forlasas ĝi por alimaniere servi al la lando, ĝis momento, kiam la Patrujo min bezonos.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • W. Lipiński, Walka zbrojna o niepodległość Polski w latach 1905–1918 (Armita batalo pri sendependeco de Pollando en la jaroj 1905-1918), Warszawa 1990
  • J. Haller, Pamiętniki. Z wyborem dokumentów i zdjęć (Memoraĵoj. Kun elekto de dokumentoj kaj fotoj), Londono 1964

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]