Alberto Fernández-Calienes Barrios
Alberto Fernández-Calienes Barrios | |
---|---|
Alberto Fernández-Calienes dum TAKE 2018 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1962 (61-jaraĝa) en Kubo |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | kuba |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Alberto FERNÁNDEZ-CALIENES Barrios (naskiĝis la 21-an de novembro 1962 ) estas kuba esperantisto. Li estis prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio dum 2 periodoj de 2011-2014 kaj 2014-2017, reelektita en 2022 por tria periodo. En la oficperiodo 2013-2016, li krome estis reprezentanto de Kuba Esperanto-Asocio en la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[1]. Li estis la ĉefredaktoro de la bulteno Esperanto.cu dum pluraj jaroj. Calienes verkis la libron “Frazaro hispana esperanto” eldonita de KEA en 2011.[2] Li starigis la nacian Kuba Esperanto-Renkontiĝo en 2012. Estis membro de la LKK en la 75a kaj 95a UK.[3] Dum sia vivo li partoprenis en pluraj internaciaj e-kongresoj kaj renkontiĝoj.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- portreta foto de li en la retejo juventudrebelde.cu[rompita ligilo] hispane