Ferenc Neÿ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Neÿ
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1814 (1814-05-26)
en Peŝto
Morto 11-an de septembro 1889 (1889-09-11) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Parencoj Ákos Neÿ • Béla Lengyel vd
Profesio
Okupo dramaturgoĵurnalisto • pedagogical writer • lernejestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Neÿ [nei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Neÿ Ferenc aŭ ortografie alimaniere Ney Ferencz estis hungara ĵurnalisto, instruisto, dramisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia nobela antaŭnomo estis pilisi, lia filo estis Béla Neÿ.

Ferenc Neÿ [1][rompita ligilo] naskiĝis la 26-an de majo 1814 en Pest (urbo). Li mortis la 11-an de septembro 1889 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Neÿ frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo, Vieno kaj Pozsony, sed li edukiĝis ankaŭ ĉe riĉa familio. Komence li estis ĵurnalisto, sed en 1844 li iĝis lernejestro. Post 2 jaroj li ricevis juĝistajn taskojn, baldaŭe edukajn taskojn. En 1848 li apogis la hungaran revolucion, tial poste li estis arestita ĉ. monaton. Baldaŭe li instruis la hungaran lingvon. Liaj artikoloj aperis inter alie en Pesti Hírlap, Hölgyfutár, Vasárnapi Ujság, Napkelet. Li ricevis premion en 1874, en 1887 li nobeliĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Utazás a Holdba (1836)
  • Ney Ferencz színművei (Teatraĵoj de Ferenc Neÿ), (1840)
  • Ueber Croatien von Stephan Horvát, übersetzt (1843)
  • Matild és Olga (1855) - romano
  • Családképek (1856) - poemoj
  • Más kárán tanul az okos (1868) - porinfana libro kun bildoj
  • Egy pillantás a jövőbe a reáltanodák érdekében (1875)
  • Egy nevelő-intézet (1884) - porjunulara dramo

Fontoj[redakti | redakti fonton]