Leon Janiszewski
Etoso
Leon Janiszewski | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1810 en Kalisz | |
Morto | 27-an de februaro 1861 (51-jaraĝa) en Tbiliso | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto komponisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Leon JANISZEWSKI (naskiĝis en 1810 en Kalisz, mortis la 27-an de februaro 1861 en Tbilisi) – pola poeto, muzikisto kaj tradukisto.
Vivo[redakti | redakti fonton]
De 1829 studis polan filologion en Varsovia Universitato. En 1830 iĝis piarista novulo, sed rezignis por partopreni novembran ribelon kontraŭ Rusia Imperio. Li vundiĝis kaj poste estis malliberigita. En la jaroj 1831-1841 restis en Babrujsk kaj ties ĉirkaŭaĵoj. De tie estis sendita al Tbilisi, kie estis instruisto de muziko. Lia verkaro estas klasifikata al posta romantikismo. Li tradukis interalie: Ciganoj kaj Kaŭkaza militkaptito de Aleksandr Puŝkin.
Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- Obrazy i myśli z podróży do Tyflisu (Bildoj kaj pensoj el vojaĝo al Tyflis)
- Dwa dni (Du tagoj)