Gianna Jessen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gianna Jessen
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1977 (1977-04-06) (47-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Loĝloko Usono
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantisto • anti-abortion activist • oratoro • Travivo • konferanseo
Verkoj October Baby
TTT
Retejo http://www.giannajessen.com
vdr

Gianna Jessen (naskiĝis la 6-an de aprilo 1977 en Los-Anĝeleso) estas usona kontraŭaborta aktivulino.

Ŝi naskiĝis kiel filino de 17-jaraj gepatroj en la 30-a semajno de la gravedeco rezulte de senefika aborto laŭ metodo de la injekto de sala solvaĵo al amnio, en malsanulejo apartenanta al organizaĵo Planned Parenthood. Ŝi estis savita de medicinistoj. Pro hipoksio dum la aborto ŝi suferas cerban infanan paralizon kaj iom mallerte moviĝas. Ŝi estis adoptita. Hodiaŭ Gianna Jessen loĝas en Naŝvilo kaj aktivas en kontraŭabortaj movadoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]