Egberto de Treviro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Egberto de Treviro
ĉefepiskopo de Treviro
El la Codex Egberti: Tronanta ĉefepiskopo Egberto de Treviro ricevas la kodekson de Keraldo kaj Heriberto, monaĥoj de Reichenau
El la Codex Egberti: Tronanta ĉefepiskopo Egberto de Treviro ricevas la kodekson de Keraldo kaj Heriberto, monaĥoj de Reichenau
Regado ekde 977 ĝis 993
Ceteraj titoloj Grafo de Holando
Persona informo
Naskiĝo proksimume 950
Morto 8-a de decembro 993
en Treviro
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Didriko la 2-a, grafo de Holando vd
Patrino Hildegard de Flandrio vd
Gefratoj Erlinde of Holland • Arnulf, Count of Holland vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Aktiva en Treviro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Egbert von Trier (ankaŭ Egberto, Grafo de Holando; naskiĝinta proksimume 950; mortinta la 8-an de decembro 993) estis ĉefepiskopo de Treviro ekde 977 ĝis 993.

La gepatroj de Egberto estis Grafo Ditriĥo la 2-a de Holando kaj Hildegarda de Flandrujo, filino de Grafo Arnulfo la 1-a de Flandrujo. Post sia edukiĝo en monaĥejo Egmondo li fariĝis 976 kanceliero de Oto la 2-a. Tiu ĉi instalis lin en 977 kiel ĉefepiskopo de Treviro, kie li gardu la interesojn de la otida imperio. En 983 Egberto partoprenis reĝan kongreson en Verona. En 984 li aliĝis al Henriko la 2-a de Bavarujo, sed en 985 li resubmetiĝis al la imperiestro.

Li estis patrono de scienco kaj arto. Sub Egberto en Treviro ekzistis, supozeble en la abatejo Sankta Maksimino tre produktema skribejo, inter kies kunlaborantoj troviĝis per la tiel nomata Majstro de la Registrum Gregorii unu el la plej elstaraj libropentristoj de al otida libropentrado. Laŭ Egberto ankaŭ nomiĝas la tiel nomata metiejo de Egberto, kiu validas kiel unu el la plej gravaj oraĵisto-metiejoj de la otida epoko kaj famis aparte pro siaj emajlaĵoj. De ĝi ankaŭ devenas la emajloj por la Oto-Matilda-Kruco kaj de la Ora Madono en Essen. Ĉar post la morto de Egberto ne plu ekestis verkoj en la metiejo de Egberto, la esploro supozas, ke abatino Matilda de Essen post la morto de Egberto irigis metiistojn el Treviro al Essen, kie malmulte poste per la emajloj de la perdiĝinta Marso-Relikvujo kaj de la kruco kun la grandaj profundemejloj estas dokumentebla emajloproduktado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz J. Ronig (eldoninto): Egbert - Erzbischof von Trier 977–993. Gedenkschrift der Diözese Trier zum 1000. Todestag. 2 Bände. Rheinisches Landesmuseum Trier, Trier 1993, ISBN

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]