Manolo Caracol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bronza statuo de Manolo Caracol en la Promenejo de Herkulo de Sevilo, farita en 1990 de Sebastián Santos Calero.

Manolo Caracol (manĉjo heliko) estis la arta nomo de Manuel Ortega Juárez, kantisto (cantaó) de flamenko, naskiĝinta la 9-a de julio de 1909 en Sevilo kaj mortinta en Madrido la 24-a de februaro de 1973 en trafikakcidento en Aravako, sur la Korunja Ŝoseo. Estis la onklo de la kantisto Manzanita, mortinta en 2004.

Li devenis el historia flamenka familio, nome estis tataranieto de "El Planeta" (la planedo), unu el unuaj kantistoj de flamenko el kiuj oni konis ion.

Li ekkantis tre juna, kaj en 1922 ricevis premion en la Konkurso de Cante Jondo de Granado, organizita inter aliaj de Manuel de Falla kaj Federico García Lorca. Post vivteni sin per kantado en privataj festoj, ekpartoprenis en spektakoj kaj filmoj, kutime formanta artan paron kun Lola Flores. Dum tiu epoko li akiris grandan popularecon. En 1963 li inaŭguris la flamenkejon (tablao, respektive elligna scenejo) Los Canasteros (la korbistoj), al kiu li dediĉos la reston de sia vivo.

Memortabulo memore al la tablao Los Canasteros.

Li revoluciigis la flamenkon akompanante siajn kantojn per orkestropiano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]