Christian Führer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Führer
La pastro dum manifestacio en 2008
La pastro dum manifestacio en 2008
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1943 (1943-03-05)
en Leipzig
Morto 30-an de junio 2014 (2014-06-30) (71-jaraĝa)
en Leipzig
Mortokialo spirhalto
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo pastoro
vdr

Christian FÜHRER (naskiĝinta en la 5-a de marto 1943 en Leipzig, mortinta en la 30-a de junio 2014 samloke) estis protestanta pastro kaj unu el la gvidaj figuroj kaj organizintoj de la t.n. Lundaj manifestacioj en Germana Demokratia Respubliko kiuj finfine kaŭzis la germanan reunuiĝon kaj la finon de GDR en 1990.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Führer kreskis en Langenleuba-Oberhain, Li studis teologion de 1961 ĝis 1966 ĉe la Universitato de Leipzig. Li laboris kiel pastro en Colditz ĝis 1980 kiam li iĝis la Pastro de la Kirko Sankta Nikolao en Leipzig. Li demisiis la 4-an de julio 2008.

Pacaj Preĝoj[redakti | redakti fonton]

En 1980 Führer helpis organizi la porpacajn preĝadojn (germane: Friedensgebete) kiel parto de komuna protesta ago de protestantaj junulaj organizoj. Komencante la 20-an de septembro 1982, la pacpreĝoj estis aranĝitaj ĉiun lundon en la Nikolao-preĝejo kun fokuso kontraŭ la Malvarma milito. En 1987 li organizis pilgrimadon en la kunteksto de la Olof Palme-pacmarŝo.

En 1988 li moderigis preĝojn por la arestitaj manifestacianoj de la Liebknecht-Luxemburg-manifestacioj (regulaj manifestacioj en memoro pri la murditaj socialistoj Karl Liebknecht kaj Roza Luksemburg). La 19-an de februaro 1988 Führer aranĝis paroladon pri la temo Vivi kaj resti en GDR) ene de la kirko. Multaj opozicianoj partoprenis la paroladon kiu iĝis grave por la orientgermana rezisto kontraŭ la Honecker-reĝimo.

Paca orientgermana cirkulado 1989[redakti | redakti fonton]

Dum la unuaj monatoj de 1989 la orientgermanaj aŭtoritatoj, aparte la Stasi, altrudis pli kaj pli da premo maldaŭrigi la porpacajn preĝadojn en Leipzig. Ili kontrolis la vojojn kirken kaj arestis hazarde suspektatojn de ene de kaj ekster la eklezio. Tamen, ili estis malsukcesaj: la lunda preĝoj daŭris kun kreskanta nombro da partoprenantoj.

La 9-an de oktobra soldatoj de la armeo, de la polico kaj de la sekreta polico alvenis antaŭ la eklezio. Proksimume al 1.000 membroj de la SED estis ordonite veni en la eklezion por preni ĉiujn seĝojn. Preskaŭ al la fino de la agado manifesto estis laŭtlegita, skribita fare de Kurt Masur, Bernd-Lutz Lange, Peter Zimmermann kaj tri malalt-rektaj gvidantoj de la SED (poste nomita la lajpciga seso (germane: Die Leipziger Sechs). Oni alparolis ĉiujn partoprenantojn ne por uzi forton kaj resti pace. La manifestacio de proksimume 70.000 homoj rekte post la preĝoj estis fakte paca.

La slogano: Sen forto - Keine Gewalt! estis uzita fare de pli ol 300.000 homoj dum la postaj manifestacioj.

Post la Reunuiĝo[redakti | redakti fonton]

Post 1989 Führer iĝis aktivulo por senlaboraj homoj; li estis kunfondinto de la Eklezia iniciato por la senlaboruloj (germane: Kirchliche Erwerbsloseninitiative Leipzig).

En 2004 li denove organizis lunda manifestaciojn kontraŭ la malaltigo de socialaj subvencioj en la kunteksto kun la Hartz IV-reformoj. Ankaŭ la preĝadoj por paco daŭriĝis. En 2008 li demisiis.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1991: Theodor-Heuss-Medaille
  • 2002: Johann-Philipp-Palm-Preis
  • 2004: Goldene Henne
  • 2005: Augsburger Friedenspreis
  • 2008: Hans-Böckler-Medaille
  • 2008: Verleihung der Heißen Kartoffel durch den Mitteldeutschen Presseclub des mdr
  • 2011: Scheidegger Friedenspreis
  • 2014: Markgräfin-Wilhelmine-Preis der Stadt Bayreuth
  • 2014: Deutscher Nationalpreis kun Christoph Wonneberger kaj Uwe Schwabe
  • 2014: Leipziger Friedenspreis (postmorte)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erich Loest: Nikolaikirche. Linden, Leipzig 1995, ISBN 3-88243-382-5.
  • Hermann Geyer: Nikolaikirche, montags um fünf: die politischen Gottesdienste der Wendezeit in Leipzig. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt, 2007 (Universität Leipzig, Habil.-Schr. 2006), ISBN 978-3-534-18482-8,
  • Karl Czok (Hrsg.) auf Grundlage der Handakten von Christian Führer und Friedrich Magirius: Nikolaikirche, offen für alle. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 1999, ISBN 3-37401-740-1.
  • Christian Führer: Und wir sind dabei gewesen. Die Revolution, die aus der Kirche kam. Der Pfarrer der Nikolaikirche erzählt sein Leben. Ullstein, Berlin 2008, ISBN 978-3-550-08746-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]