Alfredo la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfredo la Granda
Reĝo de Wessex
Regado 871 ĝis 899
Persona informo
Ælfrēd Micela
Naskiĝo ĉirkaŭ 849
en Wantage, Berkshire, Wessex
Morto 26-an de oktobro 899 (0899-10-26)
en Winchester, Wessex
Tombo Winchester vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj anglosaksa vd
Ŝtataneco Wessex vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Aethelwulf (Wessex) vd
Patrino Osburh vd
Gefratoj Æthelswith • Ethelbald (Wessex)Ethelbert (Wessex)Ethelred (Wessex) • Æthelstan of Kent vd
Edz(in)o Ealhswith vd
Infanoj AethelflaedEduardo la pli aĝa • Ælfthryth, Countess of Flanders • Æthelweard • Æthelgifu • Edmund vd
Profesio
Okupo politikistoverkistomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Alfredo la Granda

Alfredo la Granda (angla Alfred the GreatÆlfred the Great) (naskiĝis ĉirkaŭ 849, mortis la 26-an de oktobro 899) estis la anglosaksa reĝo de Wessex de jaro 871 ĝis 899. Li defendis Anglion de la dana invado. Li kuraĝigis la anglojn skribi en la anglosaksa lingvo ne la latina lingvo.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Alfredo naskiĝis ĉe Wantage, Oxfordshire, Anglio. Li estis la plej juna filo de Aethelwulf, reĝo de Wessex, kaj ties unua edzino Osburga.

Laŭlegende Alfredo estis klera knabo. La historiisto Asser diris ke, kiam li ankoraŭ estis infano, li gajnis poemaron promesitan de sia patrino al kiu ajn el ŝiaj filoj unue enmemorigis la enhavon.

Kiam li havis kvin jarojn, Alfredo kaj sia patro pilgrimis al Romo. Tuj post sia reveno, en 856 Aethelred estis sentronigata de sia filo Ethelbald. La nobeloj de Wessex aranĝis kompromison per kiu Ethelbald regus la okcidentan parton de Wessex, kaj Aethelwulf la orientan. Tamen Aethelwulf mortis en 858. Lin sekvis kiel reĝo de Wessex la tri pli aĝaj fratoj de Alfredo:

Dum la regado de Ethelred, Alfredo militis kontraŭ la danoj.

En 868 Alfredo edziĝis al Ealhswith, kies familio regis Mercia.

Reĝo de Wessex[redakti | redakti fonton]

Monero de Alfredo

Frue en 871 estis konsentate ke Alfredo heredos la tronon de Wessex, anstataŭ la junaj filoj de Ethelred (Aethelhelm kaj Aethelwold). Ethelred mortis en aprilo tiun jaron. Dum Alfredo entombigis sian fraton la danoj venkis la anglosaksojn. En majo Alfredo malvenkiĝis ĉe Wilton (Wiltshire). Alfredo devis eniri pacakordon favoran al la danoj, kvankam oni ne scias la kondiĉojn. La danoj okupis multe de Anglio ekster Wessex. En 876, sub nova ĉefo nomata Guthrum, la danoj invadis Wessex kaj kaptis Wareham (Dorset) kaj Alfredo ne kapablis forpeli ilin. Sekvis nova pacakordo, kun interŝanĝo de ostaĝoj. Tre baldaŭ la danoj rompis la akordon, mortigante ostaĝojn, dumnokte eliris de Wareham, kaj atingis Exeter. Tie Alfredo sieĝis ilin. Post kiam tempesto disigis ilian mararmeon, la danoj devis sin retiri al Mercia: sed januaron 878 ili subite kaj sukcese atakis Chippenham, kie Alfredo loĝis. Alfredo malfacile eskapis kun malmultaj sekvantoj tra marĉoj kaj arbaroj. Le estigis fortikaĵon ĉe la marĉa insulo Athelney en Somerset, kie li kunigis soldatojn.

Estas fama legendo ke, dum lia loĝado ĉe Athelney, kamparanino kiu ne rekonis Alfredo petis lin prizorgi bakiĝantajn kukojn: priokupata de la problemo de la regno, Alfredo forgesis sian taskon kaj la kukoj brulis. La kamparanino riproĉegis lin, sed petis pardonon tuj post ŝi konsciis kiu Alfredo ja estis. Laŭ alia legendo Alfredo vestis sin kiel minstrelo kaj eniris la tendejon de Guthrum por eltrovi liajn planojn.

Venko[redakti | redakti fonton]

En frua majo 878 Alfredo rajdis al la 'ŝtono de Egbert' (sia avo) kie kuniĝis armeo el Somerset, Wiltshire kaj Hampshire. Tiun monaton li tute venkis la danojn ĉe Ethandun, Wiltshire, persekutis la danojn al ilia bazo ĉe Chippenham, kaj devigis ilin pro malsato cedi. Sekvis pacakordo per kiu Guthrum kaj pluraj el liaj gravuloj konvertiĝis al kristanismo kaj baptiĝis ĉe la kortego de Alfredo proksime al Athelney. Alfredo mem estis la baptopatro de Guthrum. Eble en 879 aŭ 880 estis plua traktato per kiu la anglosaksoj regos parton de Mercia kaj la danoj la reston. Guthrum cedis Londonon al Alfredo.

En 886 la danoj de East Anglia ribelis kontraŭ Alfredo, kaj verŝajne kaptis Londonon, sed Alfredo sukcese subpremis ilin. Li restaŭris la kadukan Londonon. Eble estis post venki la ribelon ke Alfredo eknomumis sin "reĝo de la anglosaksoj", ne nur de Wessex.

Pluaj vikingaj invadoj[redakti | redakti fonton]

En 893 aŭ 894 estis plua invado de vikingoj, sed Alfredo kaj sia filo Eduardo sukcese kontraŭis ilin kaj en 896 la vikingoj retiriĝis, iuj al la ĉeflando de Eŭropo, aliaj al Northumbria kaj danaj komunumoj de East Anglia.

Reformo de la armeo kaj plifortigo de urboj[redakti | redakti fonton]

Post la katastrofo de frua 878, Alfredo reformis la anglosaksan armeon, estigante kavalerianan aron de nobeloj, el kiuj iuj estis ĉiam batalpreta, kaj aldonis pli grandajn ŝipojn al la mararmeo. Ankaŭ li kreis sistemon de fortikigitaj urboj garnizonigataj de miloj da soldatoj. Li devigis bienulojn kontribui virojn por servi kiel soldatoj kaj provizi nutraĵojn.

Leĝoj[redakti | redakti fonton]

Alfredo ordigis la diversajn leĝojn de la regno kaj aperigis leĝaron. Kvinono de la dokumento konsistas el enkonduko ŝajne verkita de Alfredo mem, kiu enhavas tradukojn el la judaj leĝoj de la biblio kaj prezentas pensojn pri la rolo de leĝoj en kristana socio. Alfredo substrekas la gravecon de lojaleco la superulo kaj de plenumo de ĵuroj.

Eksterlanda politiko[redakti | redakti fonton]

La anglosaksa historiisto Asser aludas al la rilatoj de Alfredo al aliaj landoj, sed mankas detaloj. Alfredo korespondis kun la patriarko de Jerusalemo, kaj sendis mision al la kalifo de Bagdado kaj eble al Hindio. Li estigis aliancojn kun kimraj regantoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Alfredo klopodis revivigi kulturon kaj klerecon en sia regno post la danaj atakoj. Li alvenigis klerajn ekleziulojn el aliaj landoj kaj fondis kortegan lernejon por siaj filoj kaj tiuj de la nobeloj. Li mem tradukis latinajn verkojn, kiel la Reguloj por pastroj de papo Gregorio la 1-a kaj La Konsolo de Filozofio de Boetio. Li komisiis tradukojn de aliaj verkoj, kiel la Historio de Orosius.

La Alfreda juvelo

En Muzeo Ashmolean, Oksfordo, Anglio estas juvelo nomata la Alfreda juvelo ĉar sur ĝi estas anglosaksa inskribo AELFRED MEC HEHT GEWYRCAN (Alfredo min komisiis).

Idoj[redakti | redakti fonton]

Alfredo kaj lia edzino Ealhswith havis almenaŭ kvin gefilojn:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]