Ernst Abbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Abbe
Persona informo
Ernst Karl Abbe
Naskiĝo 23-an de januaro 1840 (1840-01-23)
en Eisenach, Saksio-Vajmaro-Eisenach,  Germana Federacio
Morto 14-an de januaro 1905 (1905-01-14) (64-jaraĝa)
en Jena, Saksio-Vajmaro-Eisenach,  Germana Imperiestra Regno
Tombo Norda tombejo (Jena) vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Saksio-Vajmaro-Eisenach vd
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach vd
Alma mater Universitato de GöttingenFriedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Partio Libermensa Popolpartio vd
Memorigilo Ernst Abbe
Familio
Edz(in)o Elisabeth Abbe vd
Profesio
Okupo fizikistoastronomo • universitata instruisto • lens designer • statistikisto vd
Laborkampo optiko vd
Doktoreca konsilisto Wilhelm Eduard Weber vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernst ABBE (naskiĝinta en la 23-a de januaro 1840 en Eisenach, mortinta en la 14-a de januaro 1905 en Jena) estis germana fizikisto, teknika optikisto kaj sociala reformanto.

Monumento por Abbe en Jena, farita en 1977.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de laborestro ekdeĵoris kiel instruisto ĉe la societo Physikalischer Verein en Frankfurt am Main. Ekde 1863 li estis privata docento kaj profesoriĝis pri fiziko en 1870 en Jena. En la jaro 1867-a Carl Zeiß faris lin estro de la optikaj laboroj, en 1875 li iĝis entreprena kompaniano.

En 1884 li fondis, kune kun Zeiss kaj la kemiisto Otto Schott la firmaon Glastechnisches Laboratorium Schott & Genossen, kiu poste nomiĝis Jenaer Glaswerk Schott und Genossen.

Post la morto de Zeiss en 1889 Abbe iĝis sola entreprenposedanto. En 1891 li transdonis la firmaon al la de li kreita Fondaĵo Carl Zeiss kaj enkondukis plurajn socialajn reformojn (i.a. forpermesa tempo kun pago, pensioj, maksimuma laborkvanto de 8 horoj potage).

Graveco scienca[redakti | redakti fonton]

Abbe starigis i.a. teorion pri mikroskopa bildigo (Abbe'sche Theorie). Ĝi konstatas ke la kvalito de mikroskopiado dependus ankaŭ de la luma difrakto ĉe la objektoj kaj ke la dissolvo-kvalito estus limigita per la luma ondolongo. Liaj esploroj fariĝis fundamentoj por la plievoluigo kaj -bonigo de optikaj precizegaj instrumentoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Roland Detsch: "Abbe, Ernst", ĉe: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation 2006 (DVD)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Felix Auerbach: Ernst Abbe – Sein Leben, sein Wirken, seine Persönlichkeit. Akadem. Verlagsgesellschaft, Leipzig 1918
  • Bernd Dörband, Henriette Müller: Ernst Abbe, das unbekannte Genie. Spurensuche in Jena, Eisenach, Göttingen und Frankfurt am Main. Jena 2005
  • C. Freitag, H. Rechenberg: Ernst Abbe – ein Physiker und Unternehmer als Sozialreformer. Zum 150. Geburtstag von Ernst Abbe, der vor 100 Jahren die Carl-Zeiss-Stiftung gegründet hat. In: Physikalische Blätter, 46, 1990, Nr. 1., S. 8–11.
  • Kerstin Gerth, Wolfgang Wimmer: Ernst Abbe. Wissenschaftler, Unternehmer, Sozialreformer. Jena 2005 (englisch, deutsch)
  • N. Günther: Ernst Abbe, Schöpfer der Zeiss Stiftung. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 1951
  • Antje Klemm, Nikolaus Knoepffler (eld.): Ernst Abbe als Unternehmer und Sozialreformer – Ein Beitrag zur Wirtschaftsethik. Herbert Utz Verlag, München 2007 (PDF Arkivigite je 2014-08-08 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Moritz von Rohr: Ernst Abbe. Verlag G. Fischer, Jena 1940. Verlag G. Fischer, Jena 1946
  • Rüdiger Stolz, Joachim Wittig (Hrsg.): Carl Zeiss und Ernst Abbe. Leben, Wirken und Bedeutung. Jena 1993
  • Harald Volkmann: Carl Zeiss und Ernst Abbe, ihr Leben und ihr Werk. Deutsches Museum – Abhandlungen und Berichte; R. Oldenbourg Verlag, München; VDI-Verlag, Düsseldorf; 1966, Heft 2
  • Matthias Steinbach: Ökonomisten, Philanthropen, Humanitäre. Professorensozialismus in der akademischen Provinz, Berlin 2008.
  • Wolfgang Zinth, Ursula Zinth: Optik, Lichtstrahlen – Wellen – Photonen, Oldenbourg Verlag, München 2011, p. 202–207.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]