Leonhard Hutter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonhard Hutter
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1563 (1563-01-19)
en Nellingen
Morto 23-an de oktobro 1616 (1616-10-23) (53-jaraĝa)
en Wittenberg
Religio luteranismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • verkisto • Protestanta teologo vd
Aktiva en Wittenberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonhard HUTTER (ankaŭ: Hütter, Hutterus; naskiĝinta en januaro 1563 en Nellingen ĉe Ulm, mortinta la 23-an de oktobro 1616 en Wittenberg) estis germana teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de pastro studis filozofion, filologion kaj teologion, kaj magistriĝis en 1583 respektive doktoriĝis en 1593 en Lepsiko. Krome li studis en Strasburgo, Hajdelbergo kaj Jena. De 1596 ĝismorte li agadis kiel fama profesoro en Wittenberg kune kun Polykarp Leyser kaj Ägidius Hunnius. En 1599 estis la nupto kun Barbara Manlich.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Li havis kvazaŭ nepridiskuteblan aŭtoritaton kaj batalis por la luteranaj kredaj fundamentoj Konkordienbuch kaj Konkordienformel: por li tio estis, same kiel la prezento de la Aŭgsburga konfesio, inspirita de Dio (theopneustia). Hutter komencis formuli la doktrinon pri teologio kredanta la inspiritecon de ĉiu vorto de la Biblio; tiun ideon evoluigis poste Johann Gerhard - la t.n. Dia inspiro. Hutter mem ankoraŭ distingis inter kanonikaj skribitaĵoj, apokrifoj kaj duboplenaj kontraŭdiraj tekstoj (antilegomena).

Krome Hutter unuafoje difinis la eklezion kaj ties oficon el ĝia nevidebleco. Estante tipa tiutempulo li ne faris grandan diferencon inter verecoj ĉiam validendaj kaj tiamaj specialaj situacioj kaj sekve daŭre polemike kverelis kun aliaj: kun katolikoj (ekz. Rudolf Hospinian) Roberto Bellarmino), anoj de Ulrich Zwingli kaj Johano Kalvino, eĉ kun evangeliaj aŭtoritatuloj kiel Filipo Melanktono kaj ties disĉiploj. Sekte Hutter baldaŭ konsideritis esti la plej luteraneca de ĉiuj.

Lia majstroverko Compendium locorum theologicorum estis nove eldonita en 1834 fare de K. v. Hase 1834 kaj en 1961 fare de W. Trillhaas: ĝi jam ekde 1610 havis multajn represojn kaj igis siaflanke multajn teologojn skribi artikolojn pri tie levitaj demandoj.

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Liber Christianae Concordiae explicatio, 1608
  • Disputatio contra Bellarminum, 1610
  • Concordia concors, 1614 (kontraŭ Hospinian)
  • Loci communes theologici, 1619

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • K. H. Ratschow, Luth. Dogmatik z. Ref. u. Aufklärung, 2 T., 1964/66 (L)
  • W. Friedensburg, Gesch. d. Univ. Wittenberg, 1917.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]