Dmitrij Razumovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitrij Razumovskij
ruse Дмитрий Александрович Разумовский
Poŝtmarko de la serio «Herooj de Rusio»
Poŝtmarko de la serio «Herooj de Rusio»
Naskiĝo la 16-an de marto 1968
en Uljanovsko, RSFSR, Sovetunio
Morto la 3-an de septembro 2004
en Beslano, Nord-Osetio, Rusio
Soldata kariero
Rango: subkolonelo
Tempo de deĵoro: 19862004
Speco: specialaj fortoj
Taĉmento: Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio
Komandis al: estro de sekcio de la Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio
Militoj: Taĝikia enlanda milito
Unua Ĉeĉena milito
Dua Ĉeĉena milito
Bataloj: Terorisma atako en Beslano
Medaloj: medalo «Ora Stelo», ordeno «Pro persona kuraĝo», ordeno «Pro militaj meritoj», medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 1-a rango, medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 2-a rango, medalo «Pro kuraĝo», medalo «Pro partopreno en kontraŭterorisma operaco» (FSB)
Persona informo
Tombo Nikolo-Arkhangelskoe Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Q108934628 • Moscow Frontier Institute
Okupo
Okupo militisto
vdr

Dmitrij Razumovskij (ruse Дмитрий Александрович Разумовский; naskiĝis la 16-an de marto 1968, Uljanovsko, RSFSR, Sovetunio — mortis la 3-an de septembro 2004, Beslano, Nord-Osetio, Rusio) estis rusia militisto, estro de sekcio de la Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio, subkolonelo, pereinta dum liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano. Postmorte li estis honorigita kiel Heroo de Rusio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dmitrij Razumovskij naskiĝis la 16-an de marto 1968 en Uljanovsko. Lia patro estis inĝeniero-konstruisto, la patrino instruis muzikon. En junaĝo li revis pri militservo, multe okupiĝis pri sporto, frekventis bokso-sekcion de sportklubo Aŭtomobilisto kaj eĉ iĝis ĉampiono de Sovetunio pri bokso inter junuloj[1].

Post fini mezlernejon N 1 Dmitrij provis enmatrikuliĝi en la Uljanovska Supera Militestra lernejo pri telekomunikado, sed malsukcesis. Dum sekva jaro li laboris tie kiel helpoficisto.[2]

Militservo ĉe la limo de Taĝikio kaj Afganio[redakti | redakti fonton]

En 1986 li sukcese trapasis ekzamenon kaj iĝis kursanto de la Moskva Supera Limgardista Militestra Ruĝstandarda lernejo de KGB ĉe Mossoveto[1] (nun la Moskva Limgardista instituto de FSB de Rusio), kiun finis en 1990. Li estis ĉampiono de la lernejo pri bokso.

Post fini ĝin en 1990 li estis sendita por plua militservo al la Mezazia militdistrikto, en Pjanĝa limgardista taĉmento (Taĝikio). En 1990 en Duŝanbeo eksplodis la amasaj tumultoj, kiuj fakte aŭguris la enlandan militon. Tiutempe Dmitrij Razumovskij estis vic-taĉmentestro[2]. En Taĝikio li ekverkis beletran libron pri la fikcia oficiro-limgardisto Kuznecov, grandparte aŭtobiografian. Ĝi ne estis finita[3].

Ekde 1991 li partoprenis batalojn ĉe la limo de Taĝikio kaj Afganio. Li komandis la 1-an paraŝutista-sturman limgardan taĉmenton de la Paraŝutista-sturma manovra grupo de la Moskva limgarda taĉmento. Pro meritoj dum bataloperacoj li estis honorigita per ordeno «Pro persona kuraĝo» kaj medalo «Pro kuraĝo». Lia grupo grave damaĝis bandojn kaj narkotikistojn (foje ĝi kaptis tri tunojn da heroino). Banditoj laŭdire promesis grandan premion por lia kapo[2]. Foje grupo de la «203-a» (radia voknomo de Dmitrij) el 18 limgardistoj estis ĉirkaŭita de granda (ĝis 200 batalantoj) bando, sed post longdaŭra batalo li sukcesis trarompi blokadon kaj foririgi siajn soldatojn sen perdi eĉ unu (li neniam perdis soldatojn en Taĝikio, nek poste en «Vimpel»)[3].

En 1993 li estis grave kontuzita sur altaĵo Honortabulo (ruse Доска почета)[4]. Jam en hospitalo en Duŝanbeo li ekkonis pri pereo de amikoj de la 12-a limgardejo (laŭ aliaj fontoj li eksciis tion de televidnovaĵoj dum ferioj en Uljanovsko)[5]. Komandestro de la limgardejo Miĥail Majboroda estis lia bona amiko. Ĉe lia sepulto en Almato (Kazaĥio) Dmitrij Razumovskij konatiĝis kun Erika, al kiu poste edziniĝis (ili decidis pri tio jam post kvar tagoj). La 23-an de oktobro ili geedziĝis en Almato, la 29-an de oktobro laŭ ŝia postulo ili ripetis tion en Uljanovsko laŭ ortodoksa rito kaj jam la 1-an de novembro li forveturis al Taĝikio por plua militservo[5]. Sian plej aĝan filon li nomis Miĥail — memore al la pereinta amiko[4].

En 1994 post publikigo en ĵurnalo Komsomolskaja Pravda de sia letero pri korupto de estraro kaj sensenca pereo de rusiaj militistoj kaj limgardistoj en Taĝikio li devis eksiĝi[2][6]. Ĝi verkis la leteron dum ferio en Uljanovsko, kie li eksciis pri la pereo de siaj kamaradoj. Lia patrino rimarkigas, ke fama frazo «La Kremlo malpermesas al mi venĝi pereintajn kamaradojn, sed mi ne plenumas la ordonon» mankis en la origina teksto kaj estis aldonita de la ĵurnalo mem, sed ĝi trafe respegulas la sencon[5]. La estraro minacis al ĝi punon kaj eĉ honortribunalon, sed kamaradoj protestis tion, do li simple eksiĝis[5]. Dum adiaŭo kamaradoj donacis al li paraŝuton de signala mino, sur kiu ĉiu skribis bondezirojn. Inter ili estis: «Komandestro, dankon al vi, ke vi konservis por niaj patrinoj iliajn filojn»[3].

Poste li dum iom da tempo servis en la specialaj fortoj de la Paraŝutistaj trupoj en Uljanovsko[5], sed baldaŭ eksiĝis[5]. Li volis servi en speciala taĉmento «Alfa», sed por tio estis bezonata registriĝo en Moskvo, kiun li ne havis[5].

Li estis majstro de Rusio pri luktoarto.

En taĉmento «Vimpel»[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1996 li revenis al servo, ĉi-kaze en la Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio.

Eksteraj objektoj
Dmitrij Razumovskij kun ŝafhundo

Dmitrij Razumovskij batalis dum la Unua kaj Dua Ĉeĉenaj militoj. Lu partoprenis rebaton de la invado de la ĉeĉenaj islamistoj al Dagestano en 1999. Kiel estro de la grupo li gvidis kelkajn sukcesajn operacojn laŭ malfrontoj de la ĉeĉenaj teroristoj, neniigante iliajn bazojn, kaŝejojn kaj bandestrojn. Eĉ ne unu grupano pereis.

Vintre de 2000 Dmitrij Razumovskij ene de speciala taĉmento kun paraŝutista sturma regimento batalis en Itum-Kala distrikto de Ĉeĉenio. Pro sukcesa operaco pri ekstremo tie de kolumno kun municioj li estis honorigita per medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 2-a rango[5]. Printempe de la sama jaro li partoprenis kapton de Salman Radujev.

Eksteraj objektoj
Dmitrij Razumovskij kun armilo

Iuj fontoj asertas ke en 2002 li partoprenis liberigan operacon en la teatra centro ĉe Dubrovka (Moskvo)[7]. Sed en supozeble pli fidinda grupo memore al Dmitrij Razumovskij en socia reto VKontakte oni diras, ke tiutempe li partoprenis operacojn en Ĉeĉenio kaj nur telefonis al kamaradoj por ekscii pri disvolviĝo de la eventoj[3][8].

La lasta batalo en Beslano[redakti | redakti fonton]

La 1-an de septembro 2004 en Beslano (Nord-Osetio) teroristoj kaptis mezlernejon, ostaĝiginte pli ol 1100 homoj. La 3-an de septembro en lerneja sporthalo, kie troviĝis plejparto de ili, okazis eksplodo. Postvivintaj ostaĝoj ekfuĝis, sed la teroristoj pafis post forkurantaj infanoj per mitraletoj kaj bombokanonoj. La grupo de Razumovskij ricevis ordonon komenci la sturmon.

Jam en la unuaj minutoj li sub forta pafado malkaŝis du teroristojn, kiuj pafis post la forkurantaj ostaĝoj. Poste li enkuris la lernejon, kie trovis pafejon de la teroristoj kaj la unua trarompiĝis en tiun ejon. Li altiris atenton de la teroristoj kaj pereis[2].

En aliaj fontoj oni diras, ke sub uragana pafado li montris al siaj subuloj pafejojn de la teroristoj, sed estis faligita de celpafisto en la lerneja korto. Tiu versio aspektas pli kredinda, interalie ĉar ĝi estas nerekte subtenata de atestantoj. Lia frato Maksim, kiu servis en la sama taĉmento, rememoras, ke antaŭ atingi la lernejon specfortuloj alfrontis fortegan pafadon de la teroristoj kaj kvar el ili estis vunditaj, inkluzive de Dmitrij. Li mem estis malgrave vundita, do daŭrigis la atakon kaj nur poste eksciis ke lia frato ne postvivis[9]. Lokano, kiu loĝas apude kaj partoprenis la savadon de la ostaĝoj, poste iniciatis starigon de memorŝtono en la lerneja korto, sur loko kie laŭ li pereis Dmitrij Razumovskij kaj kien regule alvenis batalantoj de «Alfa» kaj «Vimpel» por meti florojn[10].

Eksteraj objektoj
Oni forportas sur brankardo la morte vunditan Dmitrij Razumovskij

Estas foto, registrinta kiel oni forportas la morte vunditan Dmitrij sur brankardo. Atestantoj datis ĝin je 14:30 kaj diras, ke li estis trafita dum la unua provaliro de la specialaj taĉmentoj al la lernejo, kiam ili moviĝis de la gardista dometo kaj esploris la situacion[11]. Tiun version apogas ankaŭ atestoj de la memorgrupo en socia reto VKontakte, laŭ kiuj la sturmogrupo de Dmitrij Razumovskij kaŝis sin malantaŭ barilo dekstre de la lernejo de kie li gvidis pafsubtenon de la sturmantoj. Kiam oni ordonis la sturmon li unua stariĝis kaj plu gvidis la pafadon. Du kugloj de bandita celpafisto trafis lian bruston super kirasveŝto[3]. Liaj lastaj vortoj estis: «Mi estas trafita. Forprenu»[8]. Samgrupano Maksim rememoras, ke la sturmordono venis, kiam la grupo trejniĝis ataki similan konstruaĵon. Do ili ekrapidis al la lernejo kaj impetis al ĝi tuj de alportinta ilin buso. Unue ilia grupo el naŭ batalantoj kaŝis sin malantaŭ la ligna dometo, de kie ili poste trakuris 60 metrojn ĝis la lernejo laŭ la minita kaj trapafata lerneja korto. Dmitrij atakis apud li, laŭvoje ricevante ordonojn de la stabo, sed estis trafita de celpafisto[5].

Episkopo Stavropola kaj Vladikavkaza Feofano, kiu ĉeestis la eventojn, rememoras, ke antaŭ la sturmo Dmitrij alvenis lin kaj petis lian benon. 15 minutojn post la komenco de la sturmo oni alportis la mortigitan grupestron en apudan garaĝon, kie la episkopo propramane fermis liajn okulojn kaj faris funebroservon[12].

Poste iu kamarado rakontis, ke antaŭ la batalo Dmitrij kundividis al li antaŭsenton de sia morto[5].

Dmitrij Razumovskij estis entombigita en la Nikolo-Arĥangela tombejo de Moskvo kune kun aliaj batalantoj de taĉmentoj «Vimpel» kaj «Alfa».

La 6-an de septembro per la ukazo de la prezidanto de Rusio li estis postmorte honorigita kiel Heroo de Rusio (medalo N 829).

Memoro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj objektoj
Monumento de Dmitrij Razumovskij en Uljanovsko
  • En Uljanovsko apud la Uljanovska Ŝtata Pedagogia Universitato de I. N. Uljanov staras monumento de Dmitrij Razumovskij fare de loka skulptisto Vadim Kirilov. Ĝi aspektas kiel hela cirklo (simbolo de la suno kaj bono), kiu parte kovras la nigran cirklon (simbolo de malbono). Du trarompoj en la hela cirklo simbolas la du kuglojn de la celpafisto, kiuj trafis la heroon. Dmitrij estas bildigita plenstatura, forportanta de sub pafado knabinon. Sur platoj antaŭ la figuro troviĝas ĉizitaj ŝtataj honoroj de Dmitrij — kvin ordenoj kaj medaloj, kaj la Ora Stelo de la Heroo de Rusio. Apude staras informtabulo. La monumento estis solene inaŭgurita la 1-an de septembro 2007. La aŭtoro ricevis la unuan premion de tiujara arta konkurso de FSB.
  • Honore al li estas nomita strato en Uljanovsko[12].
  • Sur lia gimnazio N 1 en 2005 estis surmurigita memortabulo[2][13].
  • En Uljanovsko sur domo N 14 laŭ strato Karl Liebknecht, kie li pasigis sian infanaĝon, la 11-an de marto 2011 estis inaŭgurita memortabulo[14].
  • Li estas aprobita kiel honora civitano de Uljanovska provinco[15].
  • En 2011 en Beslano, surloke de la pereo de Dmitrij estas starigita la memorplato[16][17]. Oni faris tion laŭ iniciato de lokano, kiu loĝas apude, partoprenis la savadon de la ostaĝoj kaj plurfoje vidis kiel specfortuloj vizitas la lokon de la pereo de Dmitrij kaj metas tie florojn[10].
  • Aleksandr Sladkov faris dokumentan filmon pri Dmitrij Razumovskij sub titolo «Nekonata soldato. La lasta afervojaĝo» (ruse Неизвестный солдат. Последняя командировка)[18][19]
  • Okazas konkurso pri tranĉilĵetado «Memore al Dmitrij Razumovskij»[20]
  • En Zelenogrado okazas turniro pri paraŝutado (pri laŭcela surteriĝo) je premio de la prefekto de Zelenograda administra distrikto, memore al Dmitrij Razumovskij.[21]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Умереть в бою — это счастье. Если бы меня спросили — я бы так и хотел умереть. И не надо обо мне плакать, если так случится. Ведь вы плачете о самих себе — вам оставаться. А жизнь не кончается, она просто переходит в другое качество.   Morti en batalo — tio estas feliĉo. Se oni demandus min — do nome tiel mi volus morti. Kaj ne larmu pri mi, se tio okazos. Vi ja larmas pri vi mem — vi devos resti. Kaj la vivo ne finiĝas, ĝi simple transiras al alia formo. 
— Dmitrij Razumovskij[5]
Citaĵo
 …Я часто думаю: что такое героизм? Мне кажется, героизм и лихость — это совсем не одно и то же. Чтобы погибнуть – не надо иметь большого ума. Героизм должен быть осмысленным, ведь недостаточно просто закрыть собой амбразуру дзота: пулемет лишь перережет тебя и застрочит с новой силой. Но если поднимутся в этот момент из окопов цепи, значит, погиб ты не напрасно…   ...Mi ofte pensas: kio estas heroismo? Ŝajnas al mi, ke heroismo kaj brulkapeco ne estas la sama afero. Por perei oni ne devas havi grandan saĝon. Heroismo devas esti racia, ja malsufiĉas simple kovri per si embrazuron de fortikaĵo: mitralo nur distranĉos vin kaj ekpafos denove. Sed se tiumomente leviĝos el tranĉeoj atakĉenoj, tio signifos ke vi pereis ne sensence... 
— Dmitrij Razumovskij[22]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Dmitrij Razumovskij estis prototipo de komandestro de skolta taĉmento Bobrovskij en rusia filmo Trankvila limgardejo (2011)[23].

En 2014 aperis biografia libro «Morti en batalo estas feliĉo» (ruse Умереть в бою — счастье) fare de Aleksandr Ŝepel, dediĉita al lia vivovojo.[24]

Familio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj objektoj
Familio de Dmitrij Razumovskij en Beslano. 2012.

Patrino — Valentina Aleksandrovna. La patro Aleksandr Aleksejeviĉ grave malsaniĝis post perdi la filon kaj mortis la 11-an de oktobro 2009. Li estis entombigita apud sia filo. Edzino — Erika. Filoj — Miĥail kaj Aleksej. Pli juna (je sep jaroj) frato Maksim estis oficiro de «Vimpel», kromnomita de retumantoj Rusa tanko (ruse Русский танк) post kiam en Interreto aperis lia foto kun kamerao enmane, kaptita de mortigita teroristo kaj enhavanta gravajn registraĵojn.

Eksteraj objektoj
Maksim Razumovskij kun kamerao, kaptita de mortigita teroristo. Beslano.

Li aniĝis al «Vimpel» unu jaron post la frato. Ekde 1997 ili kune partoprenis operacojn en Ĉeĉenio, Inguŝio, Dagestano. Dufoje li estis vundita, kontuzita. En la operaco en Beslano li partoprenis samtempe kiel Dmitrij kaj estis vundita.[9] Poste li eksiĝis[25].

Eksteraj objektoj
Maksim Razumovskij post la sturmo en Beslano

La familio eksciis pri la pereo de Dmitrij meznokte, kiam ilin vizitis estro de la provinca FSB-administracio[5].

Personeco[redakti | redakti fonton]

Laŭ lia patrino, en infanaĝo li ŝatis sovetiajn militfilmojn kaj librojn. Li legis romanojn de Vasil Bikov pri la Granda patriota milito: «En aŭgusto de la 44-a», «Ĝisvivi mateniĝon», «Obelisko». Ŝatis li romanon «Vivaj kaj mortaj» de Konstantin Simonov. Li ŝatis spekti filmojn «La ŝtata limo» kaj «En aparte atentata zono». Poemon «Vasilij Tjorkin» de Aleksandro Tvardovskij li parkeris. En la fina ekzameno en la gimnazio por ekzamena verko li elektis temon «En vivo ĉiam estas loko por heroaĵo»[25].

Proksimuloj rememoras liajn ekstremajn fidelecon al amikoj kaj malamon al malamikoj. Dum lerni en la limgarda lernejo, li foje vidis surstrate junulon kun ŝultrobendo kun svastiko kaj forte batis lin kiel perfidulon de la memoro de siaj avoj, kiuj batalis kontraŭ faŝismo[5].

La edzino rememoras, ke la tutan vivon li estis rigora ateisto, diris ke havas propran kredon kiu estas: «familio, amikoj, gepatroj». Li eĉ ne sciis fari krucosignon, do la geedziĝa ceremonio en ortodoksa preĝejo okazis nur laŭ ŝia postulo. La patrino konfirmas tion[5]. Tamen episkopo Stavropola kaj Vladikavkaza Feofano, kiu ĉeestis la beslanajn eventojn, rememoras, ke antaŭ la sturmo Dmitrij alvenis lin kaj petis lian benon. 15 minutojn post komenco de la sturmo oni alportis la mortigitan grupestron en apudan garaĝon, kie la episkopo propramane fermis liajn okulojn kaj faris funebroservon[12].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 . «Я знал Дмитрия Разумовского» (ruse). Симбирский курьер (2013-09-03). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Разумовский Дмитрий Александрович (ruse). Герои России (ruse Herooj de Rusio). Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2015-01-08.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Дмитрий Разумовский: «Умереть в бою — это счастье» (ruse) (2013-03-14). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  4. 4,0 4,1 Подвиг Дмитрия Разумовского (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 «Умереть в бою — это счастье» (ruse). 15-й регион (2004-09-21). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  6. Открытое письмо Дмитрия Разумовского в "Комсомольскую правду" (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  7. Дмитрий Разумовский (Разумовский Дмитрий Александрович) (ruse). Лучшие люди страны. Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  8. 8,0 8,1 Биография Дмитрия Александровича (ruse). grupo «Подполковник Дмитрий Разумовский» en VKontakte (2011-02-06). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  9. 9,0 9,1 . Русскому Танку снилась Бесланская школа (ruse). Gradus.pro (2013-12-17). Arkivita el la originalo je 2014-10-22. Alirita 2015-01-08.
  10. 10,0 10,1 Памятная плита Д. А. Разумовскому открыта по инициативе жителя Беслана Юрия Бекмурзова (ruse). Новости Беслана. Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2015-01-08.
  11. Рассказ «Русского танка» (ruse). RussiaPost.su (2014-01-04). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  12. 12,0 12,1 12,2 . 10 лет трагедии в Беслане отметили в Симбирске-Ульяновске (ruse). Симбирская митрополия (2014-09-03). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  13. В Ульяновской области будет увековечена память Героя России Дмитрия Разумовского, погибшего в Беслане при освобождении заложников (ruse). Главные новости Ульяновска. Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  14. Ульяновск. Открыта мемориальная доска Герою России Дмитрию Разумовскому (ruse). Komunisma partio de Rusia Federacio (2011-03-15). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  15. Дмитрию Разумовскому присвоено звание Почётного гражданина Ульяновской области посмертно (ruse). MEDIA73 (2014-09-03). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  16. В Беслане состоялось открытие памятной плиты в честь сотрудника Управления спецназначения ФСБ России (ruse). 15-й регион (2011-09-01). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  17. Памятная плита в честь Д. А. Разумовского (Беслан) (ruse). WikiMapia. Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  18. Благотворительный сеанс, посвященный Герою России Д. Разумовскому (ruse). Ulyanovskcity.ru. Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-08.
  19. Неизвестный солдат. Последняя командировка (ruse) (2013-01-13). Alirita 2015-01-08.
  20. Чемпионат памяти Дмитрия Разумовского. 17.03.2012 (ruse). Freeknife.ru. Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2015-01-08.
  21. Сергей Разомазов: «Зеленоградские соревнования — это реализация идеи моей далекой молодости» (ruse). Зеленоградские новости (2014-06-03). Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2015-01-08.
  22. . Ангелы спецназа (ruse). УЛПРЕССА (2004-10-02). Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2015-01-08.
  23. Актер Игорь Савочкин представил волгоградским зрителям новую работу (ruse). Волгоград-ТРВ (2011-02-21). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09.
  24. (2014-09-04) “«Русский танк» Разумовский: Вышла в свет книга о подполковнике отряда «Вымпел»”, Apudmoskvio hodiaŭ (ruse Подмосковье сегодня) (ruse) (163 (3343)), p. 3. “Всего работа о Герое России заняла 8 месяцев. Книга вышла в середине 2014 года.”. 
  25. 25,0 25,1 «Забыть — значит предать»: фильм Вадима Цаликова «Беслан. Память». Встреча с режиссёром (ruse). Русская Православная Церковь. Северо-Восточное Московское викариатство. Троицкое благочиние (2014). Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-08.