Pietra dura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo Klemento la 8-a en pietra dura dezajnita de Jacopo Ligozzi, plenumita de Romolo di Francesco Ferrucci del Tadda.
Ĉefaltaro de itala opera di commessi, Katedralo de Dubrovnik.
Flora 'Parĉin kari' verko en Taĝ Mahalo, integrinta valorajn kaj duonvalorajn ŝtonojn.
Detalo de desegno kun rozoj super krucitaj kanoj, 1882

Pietra durapietre dure (el itala por malmola ŝtono, duakaze plurale), nomita parĉin kari en Suda Azio, estas termino por la inkrustotekniko uzadi tranĉitajn kaj kongruitajn, tre poluritajn kolorŝtonojn por krei bildojn. Ĝi estas konsiderata ornamarto. La ŝtonverko, post la verko estis izole kunigita, estas gluita ŝtono-post-ŝtone sur subtavolo post antaŭe esti "folitranĉita kaj eltranĉita en diversaj formosekcioj; kaj poste kunigita tiom precize ke la kontakto inter ĉiu sekcio estis praktike nevidebla".[1] Stabileco estis plenumiota per kongruigado de la subaj partoj de la ŝtonoj tiele ke ili interkuniĝu. Multaj diverskoloraj ŝtonoj, ĉefe el marmoro, estas uzataj, kun gemoj kaj eĉ juveloj. Ĝi dekomence aperis en Romo en la 16a jarcento, kaj atingis sian plenan maturecon en Florenco. Aĵoj el pietra dura estas ĝenerale muntitaj sur bazoj de verda, blankaj aŭ nigra marmoro. Tipe la rezulta panelo estas komplete ebena, sed kelkaj ekzemploj kie la bildo estas en bareliefo, metas la verkon plie en la areon de ŝtonĉizado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. frozen-music com. Arkivita el la originalo je 2008-04-27. Alirita 2015-01-30.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]