Imre Szabó (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Szabó
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1912 (1912-11-25)
en Berehove
Morto 31-an de majo 1991 (1991-05-31) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Imre Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Imre estis hungara juristo, profesoro, membro (korespondanta en 1949, ordinara en 1956) de Hungara Scienca Akademio. Li havis membrecojn ankaŭ en pola, bulgara, serba, sovetunia kaj internacia jura akademioj.

Imre Szabó [1] Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 25-an de novembro 1912 en Hungara reĝlando en Beregszász (nuntempa Berehove en Ukrainio). Li mortis la 31-an de majo 1991 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Szabó frekventis universitaton en Prago, dum lernado kaj poste li laboris ankaŭ jurajn laborojn. Inter 1942 kaj 1944 li estis trudsoldato. Post la 2-a mondmilito li havis postenon en la ministerio, inter 1949 kaj 1955 li instruis en Universitato de Budapeŝto. Ekde 1957 li redaktis juran revuon. En 1981 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1956, krome aliajn premiojn inter 1948 kaj 1982.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Magyar Népköztársaság alkotmánya (Konstitucio de Hungara Popolrespubliko), (1949)
  • A burzsoá állam- és jogbölcselet Magyarországon (1955)
  • Szocialista jogelmélet, népi demokratikus jog (1967)
  • A kultúrális jogok (La kulturaj juroj), (1973, angle 1974)
  • Állam- és jogtudományi enciklopédia I–II (1980)
  • Ember és jog (Homo kaj juro), (1987)

Fontoj[redakti | redakti fonton]