Ignaz Vinzenz Zingerle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignaz Vinzenz Zingerle
Persona informo
Ignaz Vinzenz Zingerle Edler von Summersberg
Naskiĝo 6-an de junio 1825 (1825-06-06)
en Meran
Morto 17-an de septembro 1892 (1892-09-17) (67-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo poeto • universitata instruisto • verkisto vd
Laborkampo filologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ignaz Vincenz ZINGERLE (naskiĝinta en la 6-a de junio 1825 en Meran, mortinta en la 17-a de septembro 1892 en Insbruko) estis aŭstra poeto, regionhistoriisto kaj akademiulo.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Zingerle estis filo de komercisto kaj nevo de la katolika teologo kaj orientalisto Pius Zingerle. Li komencis siajn studojn en Trento, kaj eniris por tempeto la benediktanan monaĥejon en Marienberg (Venosta Valo). Prirezignante la klerikalan profesion, li revenis al Innsbruck, kie, en 1848, li iĝis instruisto en la Akademia Gimnazio. En 1858 li iĝis bibliotekestro (Universitäts- und Landesbibliothek) kaj en 1859 profesoro pri germana lingvo kaj literaturo ĉe la universitato, kvankam la fakultato preferis Adolf Pichler. Li estis koresponda membro de Österreichische Akademie der Wissenschaften.

Li publikigis poemojn kaj literaturhistoriajn kaj historiajn skribaĵojn. Kun la frato Josef Zingerle li kolektis tirolajn fabelojn kaj legendojn. Lian literaturan postlasitaĵaron prizorgas la insbruka altlernejo. Li havis du filojn, Oswald kaj Wolfram.

Aurora[redakti | redakti fonton]

Kun Franz Josef Vonbun kaj la teologiprofesoro Franz Bole el Brixen li fondis en Insbruko en la 1843-a jaro la literaturan asocion Aurora. Ties membroj donis al si kavalirajn kaŝnomojn. Ili dufoje posemajne renkontiĝis por laŭtlegi unu al la alia poemojn aŭ artikolojn. Je la datrevenoj naŝkiĝ- aŭ morttagaj de verkistoj okazis festoj. Pluse ili organizis ekskursojn kaj festenojn.

Walther-Akademie[redakti | redakti fonton]

Zingerle aĉetis en 1880 Kastelon Summersberg en Gufidaun datumantan el la 14-a jarcento kaj fondis tie la Akademion Walther. La arthistoriisto Carl Kraus priskribis ĝin kiel "rondojn de Reĝo Arturo kun simbola dekduono da partoprenantoj, dum kiuj i.a. recitatis verkoj en mezepokaj lingvoj." Membroj estis i.a. Karl von Blaas, profesoro pri historia pentrado ĉe la Viena Akademio, Robert Ruß, viena pejzaĝo- kaj arkitekturpentristo, Georg Mader, insbruka historipentristo kiel ankaŭ la junaj pentristoj Franz Defregger kaj Alois Gabl.

Ĝis hodiaŭ Kastelon Summersberg enloĝas praidoj de Zingerle. Sekve ne eblas viziti ĝin.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Lirikaĵoj kaj rekontoj[redakti | redakti fonton]

  • Frühlingszeitlose, Zeitgedichte (Innsbruck 1848)
  • Von den Alpen, Zeitgedichte (Innsbruck 1850)
  • Gedichte (Innsbruck 1853)
  • Die Müllerin, Dorfgeschichte (Innsbruck 1853)
  • Der Bauer von Longvall (Frankfurt 1874)
  • Erzählungen aus dem Burggrafenamte (Frankfurt 1884)

Regionhistoriaĵoj kaj germanistikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sagen aus Tirol (Innsbruck 1850)
  • König Laurin (Innsbruck 1850)
  • Tirols Anteil an der deutschen Nationallitteratur im Mittelalter, Programm (Innsbruck 1851)
  • Tirol. Natur, Geschichte und Sage im Spiegel deutscher Dichtung (Innsbruck 1852)
  • Kinder- und Hausmärchen aus Tirol (Innsbruck 1852; 2. Auflage, Gera 1870)
  • Kinder- und Hausmärchen aus Süddeutschland (Regensburg 1854)
  • Von den heiligen drei Königen (Innsbruck 1854)
  • Die Oswald-Legende und ihre Beziehung zur deutschen Mythologie (Stuttgart 1855)
  • Die Personen- und Taufnamen Tirols (Innsbruck 1855)
  • Sitten, Bräuche und Meinungen des Tiroler Volkes (2. Auflage, Innsbruck 1871)
  • Barbara Pachlerin, die Sarnthaler Hexe etc. (Innsbruck 1858)
  • Sagen, Märchen und Gebräuche aus Tirol (Innsbruck 1859)
  • Johannissegen und Gertrudenminne (Wien 1862)
  • Die Sagen von Margareta, der Maultasche (Innsbruck 1863)
  • Die deutschen Sprichwörter im Mittelalter (Wien 1864)
  • Die Allitteration bei mittelhochdeutschen Dichtern (Wien 1864)
  • Findlinge (Wien 1867-1870, 2 Bände)
  • Das deutsche Kinderspiel im Mittelalter (2. Auflage, Innsbruck 1873)
  • Lusernisches Wörterbuch (Innsbruck 1869)
  • Das Urbarbuch des Klosters zu Sonnenburg (Wien 1868)
  • Oswald von Wolkenstein (Wien 1870)
  • Hans Vintler (Wien 1871)
  • Schildereien aus Tirol (Wien 1877, Neuauflage 1888)
  • Tirolische Weistümer (Wien 1875-1888, Bände 1-4), kune kun Karl Theodor von Inama-Sternegg

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biografio ĉe ADB
  • Leopold Wagner: Ignaz Vinzenz Zingerle. Innsbruck: Univ. Diss. 1962.
  • Helga Rogenhofer-Suitner: Ignaz Vinzenz Zingerle 1825–1892: ein Lebensbild. Gedenkschrift zum 100. Todesjahr. Meran 1992. (= Schriften des Landwirtschaftlichen Museums Brunnenburg; N.S. 7)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]