Béla Kádár (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Kádár
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1877 (1877-06-14)
en Budapeŝto
Morto 22-an de januaro 1956 (1956-01-22) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Béla Kádár (pentristo)
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Béla Kádár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kádár Béla estis hungara avangarda pentristo.

Memortabulo pri Béla Kádár

Béla Kádár [1] naskiĝis la 14-an de junio 1877 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de januaro 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Kádár devenis el juda familio. Li frekventis mlernejon. Li aĝis 20, kiam li vojaĝis en Eŭropo. Tiam li decidis, ke li estos pentristo. Ekde 1899 li lernis pentroarton en Budapeŝto, poste ankaŭ en Munkeno. Li debutis en ekspozicio en 1906. Li aliĝis al artista kolonio de Szolnok, poste li pentradis en Budapeŝto. Dum la 2-a mondmilito li devis kaŝiĝi, sed la edzino kun 2 infanoj estis viktimoj de la holokaŭsto. Post la mondomilito lia stilo ne estis konforma al la komenciĝanta socialismo, li mortis en soleco kaj nekonateco.

Liaj ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto 1906, 1922
  • Vieno 1921
  • Berlino 1923, 1924
  • Usono 1928
  • memorekspozicioj en Budapeŝto en 1971 kaj 2002

Pentraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Arcképtanulmány (1909)
  • Extázis (1917)
  • Konstruktív város (1925)
  • Gitáros lány (1935)
  • Csendélet vörös vázával (1939)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]