Marcel Callo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel Callo
Statuo de Callo en Rennes
Statuo de Callo en Rennes
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1921 (1921-12-06)
en Renno
Morto 19-an de marto 1945 (1945-03-19) (23-jaraĝa)
en Koncentrejo Mauthausen-Gusen
Mortokialo disenteriotuberkulozo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Memorigilo Marcel Callo
Okupo
Okupo tipografo
vdr
Memorigtabulo en Gotha

Marcel CALLO (naskiĝinta en la 6-a de decembro 1921 en Rennes, murdita en la 19-a de marto 1945 en la koncentrejo Mauthausen) estis franca presisto, kredomartiro kaj laika apostolo. Lia beatigo okazis en la 4-a de oktobro 1987 en Romo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Callo pasigis la junajn jarojn en religia kaj infanriĉa familio. Li iĝis skolto kaj finfaris trejnadon presistan. Estante 13-jara li aliĝis al la Kristana Laborista Junularo kaj gvidis en sia paroĥejo St. Aubin la lokan filion. Poste li iĝis eĉ distrikta estro de la junaj kristanoj.

Dum la okupado de Franclando fare de Wehrmacht Callo laboris ĉe la karitata Stacidoma misio. En tiu funkcio li helpis al multaj eskapi en la duonliberan Vichy-Francion. Truko estis cedi al ili brakbendojn kun la signo de la Ruĝa Kruco.

Misiisto en Nazia Germanio[redakti | redakti fonton]

En marto 1943 li devis iri Germanio por deviga punlaboro. La eblecon fuĝi Callo ne uzis ĉar li volis helpi aliajn homojn en Germanio spirite transvivi. Li kvazaŭ difinis sin misiisto. De marto 1943 ĝis aprilo 1944 li laboris en armilfabriko en Zella-Mehlis. En la uzino li invitis samlandanojn frekventi mesojn kaj fariĝis ilia flegisto, korusestro kaj predikisto. Pro lia kristana engaĝiĝo (li ne nur organizis diservojn sed eĉ fondis grupon de Action catholique!) li arestitis de Gestapo kaj malliberigitis en Gotha. Tie li admonis la samsortanojn preĝi por la gardostarantoj.

En septembro 1944 li kondamnitis al restado en koncentrejo. La oficiala tialo jenis: "Per sia katolika aktiveco li evidentiĝis malutilulo por la registaro de NSDAP kaj por la bono de la germana popolo." Je la komenco de oktobro 1944 li transportitis en la koncentrejon Flossenbürg kaj je la fino de la sama monato al Mauthausen . En la flankaj tendaroj Gusen I kaj Gusen II li devis labori en la konstruado de modernegaj Messerschmidt-batalavidadiloj. En januaro 1945 li venis en la lazareton kaj mortis du monatojn poste.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Atestanto de kredo kaj paco[redakti | redakti fonton]

Dum la beatigo Lia papa moŝto Johano Paŭlo la 2-a substrekis la rolon de Callo, kies vivo kaj morto estu atestilo de kredo kaj de paco inter la popoloj. Callo estus modelo kaj peranto por ĉiuj kristanoj, sed aparte por la junaj generacioj de Eŭropo kaj de la tuta mondo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]