András Cházár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Cházár
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1745 (1745-06-05)
en Jovice
Morto 28-an de januaro 1816 (1816-01-28) (70-jaraĝa)
en Rožňava
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo attorney at law • instruistoadvokatojuristo
vdr

András Cházár [andrAŝ ĉAsAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cházár András estis hungara advokato, ĉefnotario, fondinto de instruado pri surduloj.

Bildoj pri András Cházár
András Cházár
András Cházár
Memortabulo pri András Cházár
Strato Cházár András
András Cházár
Dosiero:1458 portrait 100.png
Poŝtmarko pri András Cházár


András Cházár [1] naskiĝis la 5-an de junio 1745 en Hungara reĝlando en Jólész (nuntempa Jovice en Slovakio). Li mortis la 28-an de januaro 1816 en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Cházár frekventis lernejojn en diversaj urboj de Supra Hungarujo. En 1767 li advokatiĝis kaj li laboris en diversaj lokoj (ekzemple en Pest (urbo) inter 1771 kaj 1773. En la 1790-aj jaroj li estis ĉefnotario en Gömör, kie li akre kritikis imperiestron Jozefo la 2-a. En 1799 li vizitis surdomutan instituton en Vieno, poste li multe strebis por establi similan en Hungario. Ĝi ekfunkciis en 1802 en Vác, tamen sen András Cházár. Li hejmenvenis kaj li okupiĝis pri disvastigo de terpomoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Processus dominii Csetnek contra montanum privilegiatum oppidum Dobschina (1782)
  • Gömör-vármegye válasza a f. m. helytartó-tanácsnak kiadott rendeletére a sajtó szabadsága tárgyában (1793)
  • A magyar nemzethez (Al la hungara nacio), (1806)
  • Serenissimo Britannorum regio coronaeque principi domino aliquid de jure hominis et civis sacrum (1813)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]