Surdeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Surduloj)

La kapvorto surda pludirektas ĉi tien. Se vi serĉas informojn pri rumana vilaĝo, rigardu la artikolon Surda (Dumitrești).


a female medical professional is seated in front of a special sound-proof booth with a glass window, controlling diagnostic test equipment. Inside the booth a middle aged man can be seen wearing headphones and is looking straight ahead of himself, not at the audiologist, and appears to be concentrating on hearing something
Aŭdologo faranta aŭdometrian aŭdokontrolon en kontraŭ-sona ekzamena budo
Bildo de koĥlea enplanto

Surdeco estas nekapablo de (ambaŭ) oreloj senhelpile percepti sonojn. Por esti nomita surdulo oni devas havi minimume 90 dB-an aŭd-sojlon en la frekvenco de homa parolado ĉe ambaŭ orelojn.

La surdeco estas en 50 % heredita. La aliaj 50 % aperas pro malsano, akcidento, aŭ misuzo de kuraciloj (ĉefe antibiotikoj). En multaj okazoj la surdeco estas inversigebla: la mezorelo povas esti sanigita, kaj per koĥlea enplantaĵo oni povas kuraci la nesufiĉan funkcion de koĥleo en interna orelo. Tamen, se la kaŭzo de la surdeco estas neŭrologia, oni ne povas restarigi la aŭdkapablon. Laŭ kelkaj fontoj la surdula komunumo kontraŭas tion, ĉar ĝi volas defendi sian kulturon.

La surdeco povas esti

  • antaŭ-lingva, se ĝi efektiviĝis antaŭ la lernado de gepatra lingvo[1]
  • ĉirkaŭ-lingva, se ĝi manifestiĝis dum la lernado de gepatra lingvo kaj antaŭ ties plena ekposedo
  • post-lingva, se ĝi aperis post ellerno de gepatra lingvo [1]

Kutime surduloj povas kompreni la paroladon laŭ la movoj de lipoj ("legi lipojn"), kaj ili bone komprenas la metakomunikadon. Multaj surduloj, precipe antaŭ-lingvaj, konsideras sin anoj de lingva minoritato de la signolingvo.

Precipe la antaŭ-lingvaj surduloj havas pli bonan periferian vidadon. Tiu estas parte pro alia evoluigo de retino,[2][3] kaj parte uzado de aŭda krusto de cerbo.[4] Ankaŭ uzado de singolingvo disvolvas periferian vidadon kaj akcelas reagon.[5] Karaktera estas ankaŭ plibonigita sensado de vibrado, per kiu ili povas sensi el muziko precipe bason kaj ritmon.[6] Ili povas pli bone atenti, kaj dividi ilian atenton.[7]

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La surdeco povas esti heredita; la hereda surdeco povas esti sindroma kaj nesindroma. La plej konata sindromo estas la Ushera sindromo. Oni konas pluan dekduon de la nesindromaj surdecoj. La sindroma surdeco estas asocita kun aliaj malkapabloj aŭ malsanoj. La drinkado de la patrino en la tempo de la gravedeco ankaŭ povas kaŭzi surdecon.

Multaj malsanoj povas igi surdecon, ekzemple morbilo, meningito,[8] parotidito, sifiliso,[9] aŭtoimuna malsano. Iuj sanigiloj[10] kaj kemiaĵoj[11] estas damaĝaj por la aŭdpovo, precipe la aminoglikozidoj. La granda bruo,[12] iuj traŭmoj, multloka sklerozo kaj apopleksio povas ankaŭ detrui la aŭdon.

Kun aliaj malkapabloj[redakti | redakti fonton]

Surdmutulo estas tiu surdulo, kiu estas ankaŭ muta. Ofte la antaŭ-lingvaj surduloj estas konsideritaj surdmutaj, ankaŭ se ili povas paroli parolitan lingvon. Tio estas miskonduka, ĉar la plimulto de la antaŭ-lingvaj surduloj povas paroli en sia nacia lingvo. La membroj de la surda komunumo sentas la vorton surdmutan insulta, ĉar ili povas signumi, kaj tio gravas en ilia kulturo kiel paroli en alia lingvo.[13] Ili sentas sin imuna kontraŭ muteco, kaj prenas kiel ofendon, se ili estas konfuzita kun la mutuloj.

En iuj malriĉaj komunumoj la antaŭ-lingvaj surduloj ne vidas signumadon, kaj ne frekventas lernejon. Ili ne lernas la nacian lingvon, ne lernas paroli, legi sur la lipoj, legi kaj skribi. Ili ne konas lingvon, kaj povas komuniki nur per kelkaj signoj. Oni povas ilin konsideri surdmutaj. Iuj organizaĵoj kontribuas en solvado de tiu problemo, sed ofte ili false interpretas la signojn de la lokala signolingvo pantomimo, kaj anstataŭas ilin per la signoj de la Usona signolingvo. La surda komunumo ne kontribuas, ĉar ĝi ne volas scii pri la senlingveco.[14] Sed ankaŭ ili ne estas vere mutaj, ĉar ili povas lerni lingvojn.[15]

La surdblinduloj estas tiaj aŭdmalkapabluloj, kiuj ankaŭ estas tial vidmalkapablulolj, ke ili ne povas kompensi la unu senson per la alia. Ili pretendas specialajn rimedojn kaj metodojn, kaj bezonas plian helpon. Ili pli ofte elfalas el la edukado, ol la aliaj aŭdmalkapabluloj.[16]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Pro ilia malkapablo la surduloj estas izolitaj de la aŭdantoj; pro tio ili estigis sian komunumon. Al ilia kulturo apartenas krom la signolingvoj kaj la surdolimpio, ke ili sentas sin kapablaj.[17] La surdaj sportistoj ne partoprenas en la paralimpiko, ĉar ili estas kategoriigitaj en la kategorio cetera, kiun ĉiu surdulo tre domaĝas.[18] La surdolimpio estas aranĝita de la Committee International des Sports Sourds (CISS) kvarjare en la postolimpia jaro.[19] Ili faras teatron kaj kantas en signolingvo. Ili renkontiĝas kutime en la grandaj urboj. La komunumo estas internacia, sed nur malplimulto el ili estas en la internacia vivo. Ĉar multaj signolingvoj estas, ili faris la Internacian Signolingvon.

La patrina lingvo de la antaŭ-lingvaj surduloj estas signolingvo, sed multaj el ili estas instruitaj nur parollingve. La signolingvoj varias lande, kaj vere estas lingvoj, ne pantomimo. En iuj landoj oni signumas plian signolingvon.[20] Estas ankaŭ televidoj, kiuj elsendas signolingve. La postlingvaj surduloj lernas la lokalan signolingvon fremdlingve, por ke ili estu membro en tiu kulturo.

Multaj signolingvoj estas neskribitaj lingvoj. Pro tio la antaŭ-lingva surduloj en tiuj landoj ne povas skribi kaj legi en sia patrina lingvo. En ilia instruado estas la parolado kaj la legado sur la lipoj preferita antaŭ la legado, skribado kaj la parollingvo mem; pro tio estas proporcie pli multaj analfabetuloj el ili, ol el la aŭdantuloj. En Usono estas farita skribo por la Usona signolingvo.[20]

Ili uzas ankaŭ sian nacian lingvon. Ilia lingvosciado kaj kapablo por la parolado estas tre varia. En ilia parolado oni povas aŭdi la malestadon de la kontrolo; ĝi estas svaga, la akcento, la forto kaj la kvalito de la voĉo kutime estas malĝusta.

Instruado[redakti | redakti fonton]

En la instruado de la surduloj estis kaj estas pliaj metodoj uzitaj.

Kiam oni komencis instrui la surdulojn, oni uzis la signolingvon kaj instruis precipe la nacian lingvon, la legadon kaj skribadon. La parolado kaj la observado de la buŝmimiko ("legado de lipaj movoj") estis malpli signifa, kaj estis malfrue instruitaj. La instruistoj estis konsiderintaj, ke la surdaj lernantoj povas ĉion lerni, se ili povas legi.[21] Multaj surduloj amas tiun metodon, kaj ili diras, ke la aŭdantuloj maltaksas la signifikadon de la parolado en la vivo de la surduloj.

Poste estis ankaŭ la orala metodo, alie: la germana metodo uzita. La signolingvo estis malpermesita, kaj severe punita. Oni ĉefe instruis la paroladon. Tiu metodo estis evoluita en la aŭditiva-verbala metodo, kiu estas malpli severa, sed ankaŭ malpermesas la signolingvon en la instruado. La ĉefaj studmaterialoj estas la parolado, la legado sur la lipoj, kaj la uzado de la restaŭdkapablo. La uzantoj de la metodo estas konsiderintaj, ke la nura uzado de la nacia lingvo estas la ununura metodo, per kiu la surdaj lernantoj lernas paroli, lernas profesion, akomodiĝas al la plimulto, kaj estas utila ano de la socio.[22]

En la dulingva metodo la instruado estas dulingva, kaj la nacia lingvo estas lernita kiel fremdlingvo kun legado sur la lipo kaj la parolado. La uzantoj de la metodo estas konsiderintaj, ke la uzado de la ambaŭ lingvoj estas la plej bona metodo, per kiu la surdaj lernantoj lernas paroli, lernas profesion, povas studi, akomodiĝas al la plimulto, kaj estas utilaj anoj de la socio.[22] La metodo estis sukcese uzita en Svedio, Finnlando, Danio, Nederlando, Portugalio, Venezuelo, Urugvajo, Unuiĝinta Reĝlando, Respubliko de Sud-Afriko, Aŭstralio kaj Usono.

La diskutoj pri la instruado de la surduloj ofte iĝas tre krudaj. Neniu volas kompreni la vidpunkton de la aliaj, kaj opinias la alian metodon damaĝa. Kiu kredas je la aŭditiva-verbala metodo, tiu diras, ke la dulingva metodo izolas la surdulojn, ili ne lernas paroli aŭ ili ne socialigas. Laŭ la kredantoj de la dulingva metodo kripligas la tutan komunikadon, kaj malhelpas la lernadon. Tial la surduloj havas malgrandan ŝancon por fari la maturekzamenon, kaj poste diplomigi.[22]

En iuj parto de Afriko oni uzas la dulingvan metodon, sed en tiu oni instruas ne la lokalan signolingvon, sed ĝian miksaĵon kun la Usona signolingvo, en kiu la gramatiko estas konservita, sed la vortostoko estas ŝanĝita. La lokala signolingvo estas ekskludita, ĉar ĝi ne estas rekonita kiel lingvo. Tiu faras la lernadon same malfacila, kiel la auditiva-verbala metodo, krome kondukas al la forgesado de la lokalaj signoj.[14]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://www.stcsig.org/sn/PDF/Malcolm_deafness_intro.pdf[rompita ligilo]
  2. http://www.egeszsegkalauz.hu/egeszsegtar/erzekeink-csodaja-a-hallaskarosultak-jobban-latnak
  3. https://24.hu/tudomany/2011/06/03/a-siketek-jobban-latnak/
  4. https://www.hazipatika.com/eletmod/tudomanyos_erdekessegek/cikkek/tenyleg_jobb_a_siketek_latasa/20131202120542
  5. http://www.infobeteg.hu/Hirek/A-jelnyelven-beszelok-periferias-latasa-es-reakcioideje-is-jobb
  6. https://www.nyest.hu/hirek/jeleld-a-refrent
  7. http://kosaadam.hu/hu/kosa_adam_semmit_rolunk_nelkulunk/
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-14. Alirita 2013-03-09.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-23. Alirita 2013-03-09.
  10. Analgesic Use and the Risk of Hearing Loss in Women. Oxford Journals: American Journal of EPIDEMIOLOGY (2012-02-29).
  11. Tox Town – Toluene – Toxic chemicals and environmental health risks where you live and work – Text Version. toxtown.nlm.nih.gov. Arkivita el la originalo je 2010-06-09. Alirita 2010-06-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-09. Alirita 2013-03-09.
  12. (2011 Jun) “Emerging treatments for noise-induced hearing loss”, Expert opinion on emerging drugs 16 (2), p. 235–45. 
  13. http://www.gehoerlose.de/viewtopic.php?f=7&t=2374
  14. 14,0 14,1 [1]
  15. http://www.nytimes.com/1991/02/03/books/all-language-was-foreign.html
  16. http://www.deafblind.com/
  17. Elutasítják a fogyatékos kategóriát
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-13. Alirita 2013-03-09.
  19. [2]
  20. 20,0 20,1 David Crystal: Cambridge Encyclopedia of Language (1987)
  21. http://www.1911encyclopedia.org/Deaf_and_dumb
  22. 22,0 22,1 22,2 [3][rompita ligilo]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bern Ahrbeck: Gehörlosigkeit und Identität : Probleme der Identitätsbildung Gehörloser aus der Sicht soziologischer und psychoanalytischer Theorien. Signum Verl., Hamburg 1992 ISBN 3-927731-37-4
  • Oliver Sacks: Stumme Stimmen: Reise in die Welt der Gehörlosen. Rowohlt, 6. Aufl., Reinbek bei Hamburg 2001 ISBN 3-499-19198-9
  • Gascón Ricao, A. kaj J.G. Storch de Gracia y Asensio (2004) Historia de la educación de los sordos en España y su influencia en Europa y América. Madrid : Editorial universitaria Ramón Areces, Colección "Por más señas".
  • Gascón Ricao, A. kaj J.G. Storch de Gracia y Asensio (2006) Fray Pedro Ponce de León, el mito mediático. Los mitos antiguos sobre la educación de los sordos. Madrid : Editorial universitaria Ramón Areces, Colección "Por más señas".
  • Audrey Colleau-Attou (dir.), Dépistage précoce de la surdité et prise en charge, Fédération nationale des orthophonistes, Paris, 2009, 168 p. (numéro spécial de la revue Rééducation orthophonique, no 237, 2009)
  • Nathalie Lachance, Territoire, transmission et culture sourde : perspectives historiques et réalités contemporaines, Presses de l'Université Laval, Québec, 2007, 292 p. (ISBN 978-2-7637-8393-2)
  • Frédéric Pellion (dir.), Surdité et souffrance psychique, Ellipses, Paris, 2001, 127 p. (ISBN 2-7298-0643-1)
  • Marc Renard, Les sourds dans la ville : surdités et accessibilité, les Éd. du Fox, Les Essarts-le-Roi, 2008 (3e éd.), 574 p. (ISBN 978-2-9529348-2-4)
  • Oliver Sacks, Des yeux pour entendre : voyage au pays des sourds (trad. de l'anglais par Christian Cler), Éd. du Seuil, Paris, 1990, 233 p. (ISBN 2-02-011584-0)
  • Dominique Seban-Lefebvre kaj Christine Toffin, L'enfant qui n'entend pas : la surdité, un handicap invisible, Belin, Paris, 2008, 191 p. (ISBN 978-2-7011-4410-8)
  • Benoit Virolle (eld), Psychologie de la surdité, Questions de personne, Paris,Bruxelles, 1996, 459 p.
  • Frédéric Pellion (dir.), Surdité et souffrance psychique, Collection Vivre et Comprendre, Paris, 2001, 127 p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]