Aharon Appelfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aharon Appelfeld
Aharon Appelfeld, 2014
Aharon Appelfeld, 2014
Persona informo
Naskonomo Ervin Appelfeld
Naskiĝo 16-an de februaro 1932 (1932-02-16)
en Stara Zhadova,  Reĝlando Rumanio
Morto 4-an de januaro 2018 (2018-01-04) (85-jaraĝa)
en Petaĥ Tikva,  Israelo
Tombo Har HaMenuchot vd
Etno judoj vd
Lingvoj hebrea vd
Loĝloko Mevaseret Zion vd
Ŝtataneco Reĝlando RumanioSovetunioIsraelo vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo vd
Partio Israela Laborista Partio vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • prozisto • physical education teacher vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva dum 1950– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aharon APPELFELD (hebree: אהרן אפלפלד‎; naskita kiel Erwin Appelfeld la 16-an de februaro 1932 en la tiutempe rumania Ĉernivco-Sadagura - mortis la 4-an de januaro 2018 en Petaĥ Tikva, Israelo) estis israela romanverkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1941, kiam li estis ok jarojn maljuna, la rumana armeo invadis sian hejmurbon kaj lia patrino estis murdita. Appelfeld estis deportita kun sia patro al nazia koncentrejo en la de rumanoj kontrolita Ĉednestrio. Li eskapis kaj kaŝis por tri jaroj antaŭ aliĝado al de la sovetarmeo kiel kuiristo. Post la Dua mondmilito Appelfeld pasigis plurajn monatojn en tendaroj por rifuĝintoj en Italio antaŭ enmigrado al Palestino en 1946, du jarojn antaŭ la sendependeco de Israelo. Li estis reunuigita kun lia patro post trovado de sia nomo en listo de "Jewish Agency". La patro estis sendita al ma'abara (rifuĝejo) en Be'er Tuvia. La reunuiĝo estis tiel emocia ke Appelfeld neniam povis skribi pri ĝi.

En Israelo, Appelfeld kompensis sian mankon de formala instruado kaj lernis la hebrean, en kiu li ankaŭ komencis skribi. Liaj unuaj literaturaj klopodoj estis noveloj, sed iom post iom li progresis al romanoj. Li kompletigis siajn studojn ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Li instruis literaturon ĉe Ben Gurion Universitato de la Negevo.

En 2007, Badenheim 1939 de Appelfeld estis adaptigita por la scenejo kaj luditis en la Centro Gerard Behar en Jerusalemo.

Elekto de lingvo[redakti | redakti fonton]

Appelfeld estis unu el la ĉefaj hebree verkintaj aŭtoroj de Israelo, malgraŭ la fakto ke li ne lernis la lingvon ĝis li estis adoleskanto. Lia gepatra lingvo estis germana, sed li ankaŭ komprenis la jidan, ukrainan, la rusan, la anglan kaj la italan. Kie liaj intrigoj temas pri la holokaŭsto kaj la suferoj de la judoj en Eŭropo, li ne volis uzi la germanan lingvon. Li elektis la hebrean kiel sian literaturan vehiklon ankaŭ pro ĝia trafeco kaj biblia figuraĵo.

Appelfeld aĉetis sian unuan hebrea-libron en la aĝo de 25: King of Flesh and Blood de Moshe Shamir. En intervjuo kun la gazeto "Haaretz", li diris ke li angoris pro ĝi, ĉar ĝi estis skribita en miŝna versio de la hebrea kaj li devis kontroli ĉiun vorton en la vortaro. En intervjuo por "Boston Review", Appelfeld klarigis sian elekton de la hebrea sekve: "Mi estas bonŝanca ke mi skribas en la hebrea. La hebrea estas tre preciza lingvo, vi devas esti tre preciza kaj evitu tro-diraĵojn. Tio estas pro biblia tradicio. En la biblia tradicio vi havas tre malgrandajn frazojn, tre koncizajn kaj aŭtonomiajn. Ĉiu frazo, en si mem, devas havi sian propran signifon."

La holokaŭsto kiel literatura temo[redakti | redakti fonton]

Multaj holokaŭstotransvivantoj skribis aŭtobiografian raporton pri sia supervivo, sed Appelfeld ne ofertis realisman bildigon de la okazaĵoj. Li skribis novelojn kiuj povas esti interpretitaj laŭ metafora maniero. Anstataŭe de lia persona sperto, li foje elvokis la holokaŭston sen eĉ rilatigado al ĝi rekte. Lia stilo estas klara kaj preciza, sed ankaŭ tre modernisma. Appelfeld loĝis en Israelo sed skribis malmulton pri la vivo tiea. La plej granda parto de lia laboro temigas judan vivon en Eŭropo antaŭe, dum kaj post Dua mondmilito. Kiel orfo de juna aĝo, la serĉo pri patrinfiguro estas centra al lia laboro. Dum la holokaŭsto li estis apartigita de lia patro, kaj nur renkontis lin denove 20 jarojn poste.

Ĉeftemoj[redakti | redakti fonton]

Silento, muteco kaj balbutado estas ĉeftemoj kiuj kuras tra multo de la laboro de Appelfeld. Handikapo iĝas fonto de forto kaj potenco. Philip Roth priskribis Appelfeld kiel "forlokitan verkiston de forlokita fikcio, kiu faris de delokiĝo kaj malinformado al subjekto unike sian propran."

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aharon Appelfeld en la angla Vikipedio.

Publikigitaj verkoj (kun anglaj titoloj)[redakti | redakti fonton]

  • Badenheim 1939 (1978, traduko en la anglan: 1980)
  • The Age of Wonders (1978, tr. 1981)
  • Tzili (1982, tr. 1983)
  • The Retreat (tr. 1984)
  • To the Land of the Cattails (tr. 1986)
  • The Immortal Bartfuss (1988)
  • For Every Sin (tr. 1989)
  • The Healer (tr. 1990)
  • Katerina (1989, tr. 1992)
  • Iron Tracks (1991, tr. 1998)
  • Unto the Soul (tr. 1993)
  • The Conversion (1998, tr. 1999)
  • Laish (2001, tr. 2009)
  • Beyond Despair: Three Lectures and a Conversation With Philip Roth (tr. 2003)
  • The Story of a Life: A Memoir (2003)
  • A Table For One: Under The Light Of Jerusalem (tr. 2005)
  • All Whom I Have Loved (tr. 2007)
  • Blooms of Darkness (2006, tr. 2010)
  • Until the Dawn’s Light (1995, tr. 2011)
  • Yalda Shelo Minhaolam Hazé = A girl from another world (fikcio por infanoj) (2013, ankoraŭ sen traduko en la anglan)
  • Suddenly Love (tr. 2014)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]