Harold Gramatges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harold Gramatges
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1918 (1918-09-26)
en Santiago de Kubo
Morto 16-an de decembro 2008 (2008-12-16) (90-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr
Harold Gramatges, kun komponisto José Ardévol (maldekstre) verkisto Alejo Carpentier (dekstre) en la 1970-aj jaroj

Harold Gramatges (naskiĝinta la 26-an de septembro 1918 en Santjago de Kubo; mortinta la 16-an de decembro 2008 en Havano) estis kuba komponisto kaj instruisto de kompozicio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Gramatges estis lerninto de Aaron Copland. Li direktis ĉe la konservatorio de Havano kompozician klason kaj instruis tie pli frue ankaŭ muzikajn estetikon kaj historion. Ekde 1961 ĝis 1964 li estis kuba ambasadoro en Francujo.[1] Post tio li fondis en Havano la kulturdomon Casa de las Américas , kie li direktis la muziksekcion.

Li komponis unu simfonion, unu simfonieton kaj aliajn orkestroverkojn, ĉambromuzikon, unu muzikpecon por preparita piano, sonateton por klaviceno, gitarmuzikojn, orkestron por deklamanto kaj orkestro kaj lidojn.

Aprilon de 2003 Gramatges apartenis al grupo de elstaraj kubaj kulturkreantoj, kiuj subskribis vokon publikigitan en la gazeto de la Kuba Komunisma Partio, Granma, kiu sin direktis al la amikoj de Kubo en la tuta mondo kaj rifuzis kritikon pri la homrajtopolitiko de la kuba registaro kiel kontraŭkuba kalumniokampanjo:[2] Dum la semajnoj antaŭaj ŝtata prezidanto Fidel Castro post arestadondo nomata „Nigra Printempo“ estis kondamniginta 75 kritikajn homojn en rapidprocesojn al longaj malliberecoj kaj ekzekutiginta tri junajn nigrulajn kubanojn post sensanga provo de forrabado de ŝipo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eldonintoj: Miguel Ficher, Martha Furman Schleifer, John M. Furman, Latin American Classical Composers: A Biographical Dictionary
  2. Germanlingva versio Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine ĉe: Freundschaftsgesellschaft BRD - Kuba e.V., vokita la 22-an de majo 2015, jen la hispanlingva versio, vokita la 22-an de majo 2015
  3. Artikolo en la gazeto Der Tagesspiegel de la 13-a de aprilo 2003, vokita la 22-an de majo 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]