Alejandro García Caturla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alejandro García Caturla
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1906 (1906-03-07)
en Remedios
Morto 12-an de novembro 1940 (1940-11-12) (34-jaraĝa)
en Remedios
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo dirigentokomponistojuĝisto
vdr

Alejandro García Caturla (naskiĝinta la 7-an de marto 1906 en Remedios, Villa Clara; mortinta la 12-an de novembro 1940 en Havano) estis kuba komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam infanaĝe Caturla ricevis violonludan edukadon kaj komencis komponi en la aĝo de dek kvin. En 1922, en la aĝo de nur dek ses, li estis koncertmajstro de la novfondita Simfoniorkestro de Havano. Pli malfrue li studis muzikon kaj juron en Havano. Ekde sia junaĝo li sin sentis altirata de la ritmoj afrikokubaj, io kio markos liajn komponaĵojn. De 1925 ĝis 1927 li daŭrigis sian muzikan edukadon en Parizo ĉe Nadia Boulanger.

Fininte siajn studojn Caturla revenis al sia naskiĝurbeto, kie li komencis labori kiel advokato por vivteni sian kreskan familion. Li havis intimajn rilatojn kun du nigrulinoj, kun kiuj li naskigis ĝis dek unu gefilojn, kiujn li oficialigis kaj subtenis. En Remedios li fondis ĉambrorkestron kaj la revuon Los minoristas, de kiu tamen aperis nur unu eldono. Liaj Tres danzas cubanas por simfoniorkestro debutis en Hispanujo en 1929. Bembé debutis la saman jaron en Havano. En 1932 li fondis en Caibarién la Koncertsocieton (Sociedad de Conciertos), per kiu li prezentis verkojn de Debussy, Ravel kaj de Falla. Lia Obertura cubana gajnis unuan nacian premion en 1938. Li ankaŭ muzikis per variaj instrumentoj kaj baritona kantvoĉo de certa kvalito. Alejo Carpentier verkis aparte por li la libreton de la un-akta opero Manita en el suelo por marionetoj kaj unu aktoro, kiun li komponis inter 1934 kaj 1937 kaj kiu travivis sian unuan prezentadon en Havano nur en 1985 post rekonstruado.

Caturla estas konsiderata, kune kun Amadeo Roldán, pioniro de la moderna simfonia muziko kuba. Tamen la ekonomiaj bezonoj ne ebligis al li forlasi sian juristan profesion, unue kiel advokato kaj pli malfrue kiel juĝisto. En tiu ĉi aktiveco li perdis sian vivon, kiam lin nur 34 jarojn aĝan murdis la 12-an de novembro 1940 junulo, kiun li devis juĝi la saman tagon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Krom kelkaj orkestraj verkoj, kiuj ankaŭ trovis tutmondan atenton – ekzemple Leopold Stokowski prezentis liajn komponaĵojn en Novjorko kaj Filadelfio –, Caturla ankaŭ komponis multajn pianoverkojn.

  • No quiere juego con tu marido (Danza cubana no. 1), 1924
  • La viciosa (Danza cubana no. 2), 1924
  • La número tres (Danza cubana no. 3), 1924
  • Cuentos musicales. Escanas infantiles, 1925
  • Tres Preludios, 1925
  • Tres danzas cubanas, 1927
  • Obertura cubana, 1928
  • Comparsa (a Fernando Ortiz), 1930
  • Preludio Homenaje a Changó, 1936
  • Berceuse para dormir a un negrito, 1937
  • Berceuse Campesina, 1938

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Charles W. White: Alejandro García Caturla. A Cuban Composer in the Twentieth Century. Scarecrow Press, Lanham MD 2002, ISBN 0-8108-4381-1.
  • Silke Meier: "Manita en el Suelo. Von Alejandro García Caturla und Alejo Carpentier." Perspektiven der Opernforschung volumo 15, Peter Lang Internationaler Verlag der Wissenschaften, Frankfurto ĉe Majno 2008, ISBN 978-3-631-56633-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]