Johano la 6-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano la 6-a
reĝo de Portugalio
Regado 1816 ĝis 1826
Antaŭulo Petro la 3-a
Sekvanto Petro la 4-a
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1767 (1767-05-13)
en Lisbono,  Reĝlando Portugalio
Morto 10-an de marto 1826 (1826-03-10) (58-jaraĝa)
en Lisbono,  Reĝlando Portugalio
Mortis per veneno vd
Tombo Monaĥejo de São Vicente de Fora vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio • Reĝlando Brazilo • Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo vd
Subskribo Johano la 6-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Braganza vd
Patro Petro la 3-a de Portugalio vd
Patrino Maria la 1-a vd
Gefratoj Infante José, Prince of Brazil • Infanta Mariana Vitória of Portugal vd
Edz(in)o Carlota Joaquina of Spain vd
Infanoj Maria Teresa de Bragança • Infante Francisco António, Prince of Beira • Queen Maria Isabel of Spain • Petro la 1-a de Brazilo • Infanta Maria Francisca of Portugal • Izabela Maria de Portugalio • Mikaelo la 1-a • Infanta Maria da Assunção of Portugal • Infanta Ana de Jesus Maria, Marchioness of Loulé vd
Profesio
Alia nomo O Clemente vd
Okupo reĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 6-a, (portugallingve João Maria José Francisco Xavier de Paula Luís António Domingos Rafael de BRAGANÇAD. João VI) naskiĝis en la 13-a de majo 1767 kaj mortis en la 10-a de marto 1826 en Lisbono. Oficiale alinomita "la klementa", li estis reĝo de Portugalio de 1816 ĝis 1826.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johano estis filo de reĝino Maria la 1-a kaj la kunreganta princo Petro. Li iĝis hereda princo en 1788 kiam mortis pro variolo lia plej aĝa frato Jozefo, duko de Bragança, jam kiam li estis plenkreskulo ŝajne pro tio, ke la patrino pro troa religiemo ne akceptis vakcinon. Sekve Johano ne estis edukita por esti reĝo kaj ricevis tre nesufiĉan edukadon.

Post la morto de ŝia edzo (aŭ de ŝia filo), la reĝino Maria freneziĝis kaj, en 1792, la princo Johano provizore prenis la povon. En 1799, ĉar la reĝino ne resaniĝis, Johano fariĝis definitive reganto de Portugalio. La patro Petro la 3-a estis mortinta en 1786.

Li edziĝis al Carlota Joaquina de Burbono, princino hispana, kiu ne estis ŝatata de li kaj de la popolo, inter alia, pro suspekto, ke ŝi konspiris favore al Hispanio kaj ke ŝi amindumis kun viroj, krom la edzo.

La reĝo vivis kiel religia homo en la monaĥejo de Mafra, dum la reĝino loĝis kiel korteganino en la palaco de Queluz.

Foriro al Brazilo[redakti | redakti fonton]

La princo ricevis ultimaton de Napoléon Bonaparte, kiu jam surtronigis sian fraton en Hispanio, por malfermi la havenojn al anglaj ŝipoj. Li malcedis al la ultimato kaj, en 1807 la napoleonaj armeoj invadis Portugalion. La reĝa familio fuĝis al Brazilo kaj Johano transportis la ĉefurbon de Portugalia regno al Rio-de-Ĵanejro. Fakte la situacio estis malfacila por la portugala reĝo, ĉar Francio kaj Britio interdisputis sur portugalia tero. Francio invadis la landon kaj Britio sendis floton.

La foriro al Brazilo konsistis en ŝipveturado de ĉirkaŭ 15,000 homoj kun riĉecoj kaj la tutsa ŝtata strukturo. Kvankam multfoje oni konsideris tion kiel fuĝo, nuntempaj fakuloj opinias, ke ne estis alternativo. Krome la setligo de la ŝtata strukturo en Brazilo unuaflanke helpis ties sendependigon kaj duaflanke helpis, ke tio okazu je unuigita maniero, male kiel okazis ĉe la hispanaj kolonioj, preskaŭ samtempe.

Li alvenis Rio-de-Ĵanejron en 1808, poste faris defendan aliancon kun Britio. La brazilaj havenoj estis malfermitaj al internacia komerco kaj finis la kolonia monopolo. Rio-de-Ĵanejro fariĝis ĉefurbo de Portugalio. La princo kreis la Imprensa Nacional (Nacian Presejon) (13-a de majo 1808), la Banco do Brasil (Brazilan Bankon) (12-a de oktobro 1808), la Caixa Econômica (Ŝparkason) ktp. Tiuj fondaĵoj ekzistis ĝis hodiaŭ kaj estas simboloj de nacia sendependo.

En 1816 mortis la reĝino Maria kaj Johano estas kronita reĝo. En 1822 okazis revolucio en Portugalio kaj la ribelantoj postulis ke la ĉefurbo estos denove Lisbono. Johano cedis kaj reiris tien post 13 jaroj de ĉeesto en Brazilo; tiam iĝis imperiestro de Brazilo la plej aĝa filo Petro. Li mortis en marto de 1826. Tiam iĝis reĝo de Portugalio la dua plej aĝa filo Miguel.

Idaro[redakti | redakti fonton]

Kun sia edzino, Carlota Joaquina de Burbono, reĝidino de Hispanio (1775-1830):

Koincidoj de la tiama historio inter Portugalio kaj Hispanio[redakti | redakti fonton]

La foriro de Johano la 6-a al Brazilo, tio estas, la malapero de la ŝtata strukturo en Portugalio helpis la sendependigon de Brazilo, kiel la malapero de la ĝistiama burbona strukturo de Karlo la 4-a helpis la eksendependigon de la hispanaj amerikaj kolonioj. La edzino de Johano la 6-a estis laŭ onidiroj malfidela al la edzo; same oni diris pri la edzino de Karlo la 4-a. Francio invadis ambaŭ landojn samtempe. Ambaŭ reĝaj strukturoj devis malaperi. Ambaŭ reĝaj familioj ekziliiĝis: la portugalia al Brazilo, la hispania al Francio. Mikaelo, la filo de la portugala reĝo, ribeliĝis kontraŭ sia patro; jam antaŭe Ferdinando la 7-a same ribeliĝis kontraŭ sia patro Karlo la 4-a. Ambaŭ reĝoj restis por la historio kiel nedecidemaj kaj dubemaj ŝtatestroj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Joao José Santos, "Don Johano la Sesa.../ ...ĉu fuĝinto aŭ heroo?", La Karavelo, Estremoz, aprilo 2008, nº 7, pp. 20-23.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]