József Csapó (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Csapó
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1734 (1734-07-18)
en Győr
Morto 21-an de majo 1799 (1799-05-21) (64-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracistobotanikisto
vdr

József Csapó [jOĵef ĉapO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapó József estis hungara kuracisto, botanikisto. Lia nobela antaŭnomo estis tagyosi [tadjoŝi].

József Csapó [1] naskiĝis la 18-an de julio 1734 en Győr. Li mortis la 21-an de majo 1799 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Csapó komence lernis en sia naskiĝurbo, poste en Germanio kaj Svislando. Li akiris diplomon en Zuriko en 1759. Inter 1767 kaj 1799 li estis ĉefkuracisto de Debrecen. Li verkis la unuan hungaran faklibron pri kuracado de infanoj. Li okupiĝis ankaŭ pri botaniko, ĉefe pri spicherboj, kiuj helpis la kuracadon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kis gyermekek ispitálja (Kuracado de malgrandaj geinfanoj), (1771)
  • Új füves és virágos magyar kert (Nova herba kaj flora hungara ĝardeno), (1775, 1792, 1988)
  • Orvosi könyvetske... betegeskedő szegény sorsú ember számára Medicina libreto... por malsanaj malriĉuloj), (1791)

Fontoj[redakti | redakti fonton]