Christian Friedrich Tieck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Friedrich Tieck
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1776 (1776-08-14)
en Berlino
Morto 12-an de majo 1851 (1851-05-12) (74-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Familio
Patro Johann Ludwig Tieck
Frat(in)oj Ludwig Tieck • Sophie Tieck
Okupo
Okupo skulptisto • universitata instruisto
vdr

Christian Friedrich TIECK (naskiĝinta la 14-an de aŭgusto 1776 en Berlino, mortinta la 14-an de majo 1851 samloke) estis germana skulptisto.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Liaj lernigantoj estis Schadow en Berlino kaj David en Parizo. Ekde 1801 li prizorgis la plibeligon de la Vajmara urbokastelo. Li faris i.a. la buston de Goeto, kiun li pli poste aranĝis por Valhalo.

En 1805 li iris kun la frato Ludwig Tieck en Italion kie li faris serion da perfektaj bustoj, i.a. de Alexander von Humboldt.

Inter 1809-12 li estis en Svislando kaj en Munkeno, kie li faris la bustojn por la tiama tronheredanto princo Ludoviko, Schelling, F. Jacobi kaj por la frato Ludwig Tieck.

Ekde 1820 li estis en Berlino profesoro akademia. En 1829 li faris la en fero gisitajn grupojn de la Ĉevalmalsovaĝigantoj por la Reĝa muzeo, Niobon kun infanoj, reliefon en la timpano de la dramteatrejo, la statuon de Iffland (samloke), statuon de Schinkel por la antaŭhalo de la muzeo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 19. Leipzig 1909, p. 528 (tie ĉi interrete)