Przemysław Gintrowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Przemysław Adam Gintrowski dum koncerto

Przemysław Adam Gintrowski (naskiĝis la 21-an de decembro 1951 en Stargard Szczeciński, mortis la 20-an de oktobro 2012 en Varsovio) estis pola inĝeniero, instruisto, komponisto kaj muzikisto. Bardo de Solidareco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukado

Li finis la 6-an Ĝeneralklerigan Liceon je la nomo al Tadeusz Reytan en Varsovio (1969), en kiu aktivis en muzika ensemblo "Między niebem a ziemią” (Inter la ĉielo kaj la tero) kaj altlernejon ĉe Mekanika Fakultato de Varsovia Politekniko kun la titolo de ingceniero (1973).

Artisma kariero

En 1976 debutis en Varsovia studenta klubo Riwiera kun la kanto Epitafo por Sergej Jesenin. Nelonge poste en 1979 kune kun Jacek Kaczmarski kaj Zbigniew Łapiński kreis trion pretigante poezian programon Mury (Muroj). La titola kanto de la programo bazita sur verko de kataluna bardo Lluis Llach L’Estaca – iĝis neformala himno de "Solidarność" (Solidareco) kaj batal-simbolo kun la komunista reĝimo. Laŭvicaj programoj de ili kreitaj estis Raj (Paradizo) kaj Muzeum (Muzeo). Dum la 19-a Enlanda Festivalo de Pola Kanto en Opoleu li ricevis kune kun Jacek Kaczmarski la 2-an premion por la kanto Epitafo por Vladimir Visockij, verkitan de Jacek Kaczmarski.

Decembre 1981 Trio disfalis – dum la koncerta itinero en Francio Gintrowski kaj Łapiński decidis reveni por mallonga tempo al Pollando por ordigi profesiajn aferojn, Kaczmarski restis en Francio. La 8-an de decembro 1981 Gintrowski eksciis ke ne ricevos pasporton. Eklaboris kiel komponisto de filma muziko – dum dek sekvaj jaroj verkis muzikon por pli ol 20 filmoj. Li koncertis ekster oficialaj scenoj (ekz. ĉe Ĉefdioceza Muzeo) kaj liaj kantoj estis eldonataj samizdate. Lia ĉiutaga vivo estis tute subordigita al subtera agado. Pro sekuraj kialoj oni organizis koncertojn kun kelkhora anonco. Ili plejofte baziĝis sur tekstoj de Jacek Kaczmarski, Zbigniew Herbert kaj aliaj.

La lasta koncerto de Przemysław Gintrowski okazis la 1-an de marto 2012 en Eduka Centro de la Instituto pri Nacia Memoro „Przystanek historia” (Haltejo Historio) kadre de festado de Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj". La artisto mortis post longa kaj serioza malsano. Funebraj solenaĵoj okazis la 29-an de oktobro 2012 en varsovia preĝejo al Sankta Anna en Wilanów. Liaj cindroj ripozas en la familia tombejo en Wilanów.

Ordenoj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭguste 2006 estis distingita de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]