Pál Hoitsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Hoitsy
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1850 (1850-12-31)
en Újlengyel
Morto 23-an de decembro 1927 (1927-12-23) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistoastronomopolitikisto
vdr

Pál Hoitsy [hoiĉi ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hoitsy Pál estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, astronomo, politikisto, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis domályosi [domAjoŝi].

Pál Hoitsy [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1850 en Vatya [vatja] (nuntempa parto de Újlengyel). Li mortis la 23-an de decembro 1927 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Hoitsy frekventis lernejojn en Nagykőrös, Sopron, Pest (urbo), Szarvas inter 1861 kaj 1869, poste li akiris 2 diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1873 kaj 1874. Post siaj studoj li estis asistanto en la universitato apud Ányos Jedlik, poste li estis soldato. Inter 1875-1877 li plulernis en Berlino, poste li laboris en observatorio. Ekde 1877 li instruis 3 jarojn en Budapeŝto, sed li ankaŭ kontribuis komence astronomiajn artikolojn. Li estis parlamenta deputito inter 18811896 kaj 1906-1910. Li estis redaktoro de Vasárnapi Ujság inter 1905-1921. En 1927 li estis elektita senatano.

Pál Hoitsy tombo

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A biztosság feltételei bolygók pályaelemeinek számításánál (1877)
  • A nagy természet és a kicsiny ember (1883)
  • Jövőnk és az uralkodóház. Geologia mint politikai tényező. (1894)
  • Nagy-Magyarország. A magyar történet jövő századai (1902)
  • Régi magyar alakok (1923)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Szarvas (1930) [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]