Pál Hoitsy
| Pál Hoitsy | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 31-an de decembro 1850 en Újlengyel |
| Morto | 23-an de decembro 1927 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 26/1-1-15 |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | ĵurnalisto astronomo politikisto |
Pál Hoitsy [hoiĉi ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hoitsy Pál estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, astronomo, politikisto, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis domályosi [domAjoŝi].
Pál Hoitsy [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1850 en Vatya [vatja] (nuntempa parto de Újlengyel). Li mortis la 23-an de decembro 1927 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Hoitsy frekventis lernejojn en Nagykőrös, Sopron, Pest (urbo), Szarvas inter 1861 kaj 1869, poste li akiris 2 diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1873 kaj 1874. Post siaj studoj li estis asistanto en la universitato apud Ányos Jedlik, poste li estis soldato. Inter 1875-1877 li plulernis en Berlino, poste li laboris en observatorio. Ekde 1877 li instruis 3 jarojn en Budapeŝto, sed li ankaŭ kontribuis komence astronomiajn artikolojn. Li estis parlamenta deputito inter 1881–1896 kaj 1906-1910. Li estis redaktoro de Vasárnapi Ujság inter 1905-1921. En 1927 li estis elektita senatano.

Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A biztosság feltételei bolygók pályaelemeinek számításánál (1877)
- A nagy természet és a kicsiny ember (1883)
- Jövőnk és az uralkodóház. Geologia mint politikai tényező. (1894)
- Nagy-Magyarország. A magyar történet jövő századai (1902)
- Régi magyar alakok (1923)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Szarvas (1930) [2]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto

