Bernat Desclot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernat Desclot
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1239 (1239-11-30)
en Castelnou
Morto 30-an de novembro 1279 (1279-11-30) (40-jaraĝa)
Lingvoj kataluna vd
Ŝtataneco Kronlando de Aragono vd
Profesio
Okupo kronikisto vd
Verkado
Verkoj Crònica de Bernat Desclot vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernat Desclot estis kataluna historiisto, li verŝajne devenis de vicgraflando de Castelnou, Rusiljono. Li vivis en la dua duono de la 13-a jarcento.

Kroniko de Bernat Desclot (1288)

Li verkis la duan plej malnovan el la kvar kronikoj de la Kronlando de Aragono, la Libre del Rey en Pere d'Aragó e dels seus antecessors passats,[1] ankaŭ konata kiel Kroniko de Bernat Desclot. Li edziĝis kun damo de Cabrils Marta Recatalinus en 1256. Ili havis sep filojn, sed pli poste malkovriĝis ke unu el la filoj estis naskita de malfideleco kiun Damo Recatalinus havis kun alia viro. Bernat Desclot disiĝis de ŝi. Oni scias nur malmulton pri li, kvankam oni provis identigi lin kun Bernat Escrivà, persono kiu en tiu tempo plenumis diversajn gravajn oficojn en la reĝa kurio de Petro la 3-a de Aragono (1276-1285), la skribejo de la kurio de Gandio en 1282 kaj la ofico de reĝa trezoristo en 1283. Li fariĝis ĉambelano de la reĝo Alfonso la 3-a la Liberala, kaj mortis en 1287.

La dato de redakto de lia kroniko povus koincidi kun la konkero de Sicilio (1283), sed temas pri faroj okazintaj inter 1137 kaj 1285. La historiisto Miquel Coll i Alentorn dividas la verkon en tri sekciojn konsiderante la malsaman devenon de la fontoj; unu integranta la ĉapitrojn de antaŭ la regno de Jakobo la 1-a de Aragono, alia formita de tiuj dediĉitaj al la regno de tiu reĝo, kaj la tria konsistanta el tiuj de Petro la 3-a la Granda, kiujn li priskribas per klare favoraj tonoj. La unua partoprenas en la Ĵongleska tradicio, kaj ĉerpas el legendaj fontoj; la dua estas bazita sur samtempaj, historiografiaj fontoj; kaj la tria ŝajnas konsisti ĉefe el personaj rememoroj de la aŭtoro aŭ de atestantoj. La stilo de Desclot kiel verkisto estas realista kaj samtempe epopea kaj pasia, irante ĝis partieco, kvankam li priokupiĝas klarigi kaj diversigi siajn fontojn.[2] La plej malnovaj eldonoj de lia Historio de Katalunio estas tiuj de Barcelono, de 1616 kaj tiu presita de Sancha en Madrido en 1793, la lasta inkluzivas precipe la ĉapitrojn ligitajn al la franca invado de 285 kaj la defendo entreprenita de Petro la 3-a la Granda kune kun la famaj Almogàveroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Les quatres grans cròniques medievals catalanes, en www.xtec.cat (recursos)
  2. Bernat Desclot i la seva època. Arkivita el la originalo je 2009-02-08. Alirita 2016-02-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bernat Desclot en la hispana Vikipedio.