Deval Patrick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deval Patrick
Persona informo
Deval Laurdine Patrick
Naskiĝo 31-an de julio 1956 (1956-07-31) (67-jaraĝa)
en Ĉikago
Religio Presbiterianismo vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater jura altlernejo Harvard • Milton Academy • Harvard College vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Deval Patrick
Familio
Edz(in)o Diane B. Patrick vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deval Laurdine PATRICK (naskiĝinta la 31-an de julio 1956 en Ĉikago) estas usona politikisto kaj advokato. De 2007 ĝis 2015 li oficis kiel ŝtatestro de Masaĉuseco. En la oka lernojaro (en Ĉikago) li gajnis subvencion por privata lernejo en Masaĉuseco, nome Milton Academy, kaj poste studis en la universitato Harvard, kaj ricevis juran gradon de la jura altlernejo de Harvard. Post tio li laboris kiel advokato, grandparte pri civilaj rajtoj, interalie dunge de NAACP, ĝis en 1994 prezidento Bill Clinton nomis lin asista ĉefadvokato pri civilaj rajtoj en la Justica Ministerio. En 2006 li elektiĝis ŝtatestro de Masaĉuseco, la unua afrikdeveninto en tiu ofico. Post la fino de lia dua oficperiodo, li retransloĝiĝis al Ĉikago, kie la urbestro Rahm Emanuel estrigis lin al la nova komisiono pri polica respondeco. En novembro 2019, li anoncis sian kandidatiĝon por la demokrata nomumo prezidenta en 2020.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur la angla Vikipedio.