Ultrabiciklado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ultrabiciklado estas fako de biciklado proponante ekstreme longdistancan bicikladon (plurajn centojn, eĉ milojn da kilometroj). La kurejoj de ultrabiciklado povas disvolviĝi sur vojoj, aŭtomobilitineroj, aŭ sur ĉiaterena cirkvito. Ili estas krom al individuaj kuristoj ankaŭ ofte malfermataj al skipoj de du, kvar aŭ ok kuristoj en relajo.

La plej granda defio en ultrabiciklado estas la Race Across America (RAAM), kiu ĉiujare trairas Usonon de okcidento al oriento. En Eŭropo, ekde 2013, la Trans Continental Race (TCR) proponas la trapason de la kontinento komencante de Britio (aŭ de Belgio) ĝis Turkio.

La Internacia Biciklada Unio (UCI) ankoraŭ ne oficiale rekonas la ultrabicikladon. La referenca organismo sur monda nivelo estas la Ultra Marathon Cycling Asociation (UMCA) Ĝi organizas mondpokalon de survojaj kurejoj, same kiel kurejoj de 6, 12 kaj 24 horoj sur cirkvito. La UMCA notas same distancorekordojn de 12 aŭ 24 horoj, temporekordojn sur 1000 km aŭ aliaj longaj distancoj, urborekordoj samkiel (ekde 2014) la rekordon de la plej granda ĉiujara kilometronombrado.[1]

Esperanto kaj 'randonneur'[redakti | redakti fonton]

Krom ultrabiciklaj kurejoj ekzistas ankaŭ tn. 'randonneur' kurejoj, kiuj estas organizitaj laŭ longdistancaj itineroj por ne-konkursantaj biciklantoj. Tia kurejo estas ekzemple Parizo-Brest-Parizo. Ĝi estis profesia ultrabicikla vetkonkuro sur 1200 kilometroj (750 mi), sed okazinta nur ĉiun dekan jaron de 1891 ĝis 1991[2]. Nun ĝi estas unu el la plej famaj biciklaj 'randonneur'-rondiroj en Francio nuntempe okazanta ĉiun kvaran jaron ekde 1971 kun pli da eksterlandaj partoprenantoj ol francaj. La organizo arigas kutime pli ol 5,000 homojn kun foriro el Saint-Quentin-en-Yvelines por tutsemajna rondiro tra Beauce, Perche, Normandio kaj Bretonio. Kun pli ol 40 naciecoj en la komenco kaj nur 40% de francoj, ĝi estas la plej internacia 'randonneur'-evento en Francio.

Sur la retejo www.bikechina.org, la ĉina Esperantisto Hans Ngo el Chengdu kaj membro de Siĉuana Esperanto-Asocio partoprenis, kune kun sia usona amikino Bobbi Fisher, al la longdistanco konkurso Paris-Brest-Paris en 2011 por "ultrabikers", tio estas 1200 km iri kaj reen. Hans Ngo estas la unua ĉina biciklanto kaj Esperantisto kiu partoprenis ĉi tiun sportan eventon[3][4].

Kurejoj[redakti | redakti fonton]

La listo de la kvalifikitaj elprovoj por la RAAM[5], samkiel la kalendaro de la UMCA [6], prezentas bonan panoramon de la ĉefaj kurejoj de ultrabiciklado en la mondo.

Ameriko[redakti | redakti fonton]

Usono : Race across America (RAAM) : de la marbordo pacifika al la atlantika kun longeco de 5000 km;

Venezuelo : Race across Venezuela

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Aŭstrio

  • Race Across The Alps (RATA) (Aŭstrio) : buklo de 530 km traveturante la plej imponajn trapasejojn de la Alpoj: nome Stelvio, Bernina, Gavia, Mortirolo, ...
  • Race Around Austria (Aŭstrio): trairo de 2200 km laŭlonge de ĉiuj aŭstraj limoj, kiu pasas tra la Grossglockner Hochalpenstrasse

Germanio : Race Across Germany (Germanio) : la kvalifikita germana kurejo por la RAAM

Hispanio : 24 h Cyclotour Calafat (Hispanio) : kuro de 24 horoj sur la cirkvito de Calafat (estas)

Irlando : Race Around Ireland (Irlando): la kurejo de Irlando plej proksima al la markolo.

Islando : WOW Cyclothon Arkivigite je 2014-12-14 per la retarkivo Wayback Machine (Islando): 1358 km sur la cirkla vojo en Islando

Italio

La tri unuaj elprovoj de la listo konstituas la Ultracycling Italian Championship (italan ultrabiciklan ĉampionadon) :

Francio

Slovenio : Race Around Slovenia[rompita ligilo] (Slovenio)

Svislando

  • Tortour (Svislando) : 1000 km en Svislando, kun komenco en Schaffhouse
  • Swiss Cycling Marathon (Svislando) : buklo en la nordo de Svislando kiu ne plu okazas depost 2014

Hindio[redakti | redakti fonton]

La kvalifikitaj elprovoj por la RAAM en Hindio :

Rusio[redakti | redakti fonton]

Red Bull Trans-Siberian Extreme, ekstremdistanca bicikla konkuro de Moskvo al Vladivostoko kie partorpenantoj faru pli ol 9000 km en 23 tagoj.[7]

Transkontinenta Kuro (TCR)[redakti | redakti fonton]

Duonvoje inter la ultrabiciklado (orientita sur la klasigo kaj kun la malpermeso al kuristoj ruli kune) kaj la migrado (malpermeso de ĉiu ekstera helpo), la Transcontinental Race konas ekde ĝia kreado en 2013 fulmrapidan sukceson: 24 enskribintoj en 2013, 88 en 2014, 175 en 2015 kaj 500 en 2016[8][9]

La principo estas varbi la eliron (Londono, poste Belgio) al la alveno (Istanbulo ĝis en 2015, Gallipoli en 2016), pasante per reduktita nombro de kontrolpunktoj (ĝenerale tri aŭ kvar peraj kontroloj inter la ekiro kaj la alveno), la elekto de la trajekto inter ĉiu kontrolpunkto estante lasita al la libera elekto de ĉiu biciklokuristo.

En 2016, la formato de la TCR komencas fari malgrandajn idojn : HardCro en Kroatio, Extreme Ride Bike[rompita ligilo] 11 en Francio, ...

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Edmund R. Burke, The Complete Book of Long-Distance Cycling (la kompleta libro pri longdistanca biciklado), Ed Pavelka,

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Ultracycling. Eundurance Cycling Records » [archive], sur ultracycling.com (konsultita 21/8/16)
  2. (angla) Ultra-distance cycling[rompita ligilo]
  3. (france) "Brevets de Randonneurs Mondiaux" sur www.paris-brest-paris.org/
  4. (angle) Ultrabiking Chengu Arkivigite je 2016-09-18 per la retarkivo Wayback Machine (konsultita la 21an aŭgusto 2016)
  5. « Arkivigite je 2016-01-03 per la retarkivo Wayback MachineRAAM Qualifying Races» Arkivigite je 2016-01-03 per la retarkivo Wayback Machine sur www.raceacrossamerica.org (konsultita 21/6/16)
  6. « Arkivigite je 2016-01-13 per la retarkivo Wayback MachineUltracycling. Endurance Cycling Bicycle Race Schedule  » Arkivigite je 2016-01-13 per la retarkivo Wayback Machine, sur ultracycling.com (konsultita 21/8/16)
  7. (portugale) Bikemagazine.com
  8. «Transcontinental Race Blog Arkivigite je 2016-09-09 per la retarkivo Wayback Machine » Arkivigite je 2016-09-09 per la retarkivo Wayback Machine, sur reportage.transcontinental.cc (konsultita 21/8/16)
  9. «Groupe Facebook Transcontinenal Race », sur Facebook

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]