Zoltán Bálint (arkitekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Bálint
Persona informo
Naskonomo Bleyer Zoltán
Naskiĝo 6-an de marto 1871 (1871-03-06)
en Oradea
Morto 17-an de januaro 1939 (1939-01-17) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Rezső Bálint • Imre Bálint
Infano Péter Bálint
Parencoj András Bálint (aktoro)
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Zoltán Bálint, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint Zoltán estis hungara arkitekto, framasono [1]. Lia origina familia nomo estis ĝis 1892 Bleyer, lia frato estis Rezső Bálint (kuracisto), lia filo estis Péter Bálint (kuracisto), lia nepo estis András Bálint (aktoro).

Projekto de Zoltán Bálint pri Departementa domo en Debrecen

Zoltán Bálint [2] naskiĝis la 6-an de marto 1871 en Hungara reĝlando en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio), li mortis la 17-an de januaro 1939 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Bálint devenis el juda familio. Li akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1892, poste li studvojaĝis al Parizo, Londono, Berlino ĝis 1895. Hejmenveninta li laboris en laborejo de Flóris Korb kaj Kálmán Giergl. Inter 1897-1932 li havis komunan arkitekturan atelieron kun Lajos Jámbor. Iliaj planoj sekvis stilon de Ödön Lechner. Tiaj projektoj (loĝdomoj, palacoj, lernejoj) estas videblaj en plena parto de la iama Hungara reĝlando (nun ne nur en Hungario, sed ankaŭ en Slovakio, Rumanio, Serbio). En 1900 li framasoniĝis, en 1895 li ricevis arĝentan medalon.

Elektitaj planoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az ezredéves kiállítás architektúrája (1897)
  • A francia reneszánsz és a Loire-völgy kastélyai (1914)

Fontoj[redakti | redakti fonton]