Lajos Jámbor
Aspekto
| Lajos Jámbor | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Frommer Lajos |
| Naskiĝo | la 31-an de oktobro 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
| Morto | 6-an de novembro 1955 en Budapeŝto |
| Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 7-3-22 |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | arkitekto |
Lajos Jámbor [lajoŝ jAmbor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jámbor Lajos estis hungara arkitekto, framasono. Lia origina familia nomo estis Frommer ĝis 1899.
Lajos Jámbor[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 6-an de novembro 1955 en Budapeŝto.


Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Jámbor devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József, poste li eklaboris apud Alajos Hauszmann, baldaŭ apud Ignác Alpár, fine ĉe Ödön Lechner. Inter 1897-1932 li havis komunan arkitekturan atelieron kun Zoltán Bálint (arkitekto). Jámbor aliĝis al la framasonoj en 1901.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj kun Bálint
[redakti | redakti fonton]- Parizo, hungara pavilono en la mondekspozicio (1899–1900)
- Satu Mare, hotelo (1899–1900)
- Budapeŝto, oficejo, nun ministerio pri eksteraj aferoj (1909–1914)
- Debrecen, departementa domo (1910–1913, vidu la foton!)
- Fiume kaj Liptószentmiklós gimnazioj (1913)
- Jászberény, altlernejo (1928)
- Monza, arkitekturaĵoj pri internaj spacoj en ekspozicio (1930)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo J, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-01-27 per la retarkivo Wayback Machine

