Ludwig von Schorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig von Schorn
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1793 (1793-06-09)
en Castell
Morto 17-an de februaro 1842 (1842-02-17) (48-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arthistoriisto • universitata instruisto • publikigisto
vdr
Ludwig Schorn, karikaturo de Johann Christian Reinhart (1833)

Ludwig von SCHORN (naskiĝis la 10-an de junio 1793 en Castell, mortis la 17-an de februaro 1842 en Vajmaro) estis germana arthistoriisto kaj akademiano. Li estis nobeligita fare de la grandduko vajmara por povi digne edziĝi al Henriette von Schorn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schorn studis ĉe la Universitato de Erlangen inter 1811 kaj 1814 evangelian teologion. Ekde 1810 li estis estinta membro de la studenta korporacio Corps Onoldia. Post la fino de la studoj li translokiĝis al Munkeno. Inspirite de kontaktoj en la rondoj ĉirkaŭ Friedrich Thiersch li aliorientiĝis je arthistorio kaj arkeologio. La kolektisto kaj arthistoriisto Sulpiz Boisserée atentiĝis je Schorn, kiam li publikigis en 1818 sian unuan verkon Über die Studien der griechischen Künstler. Boisserée peris en 1819 kontakton al la stutgarta grandeldonisto Johann Friedrich Cotta, kiu komisiis Schorn en 1820 pri la redaktado de "Kunstblatt" (aneksaĵo regula por la gazeto Morgenblatt für gebildete Stände. Post la transloko Vajmaron la gazeto iĝis la plej grava artfakgazeto de Germanlando. Schorn sukcesis skribigi fakajn altkvalitulojn kiel Carl Friedrich von Rumohr, Karl Otfried Müller, Johann David Passavant, Franz Kugler, Gustav Friedrich Waagen kaj Karl Schnaase.

En 1826 Schorn ekprofesoriĝis ĉe la munkena Akademio de plastikaj artoj kaj ĉe la Universitato ludovika-maksimiliana de Munkeno pri mitologio kaj arthistorio. Malamikaĵoj fare de la amikaro de Peter von Cornelius decidigis lin sekvi en 1833 la vokon de grandduko Karlo Frederiko iri al Vajmaro. Tie li fariĝis direktoro de la artaj institutoj posteulante al Heinrich Meyer. Kune kun Karl Friedrich Schinkel li aranĝis la memorsalonegojn por la vajmaraj poetoj en la Urba kastelo. Lia filino estis la verkistino Adelheid von Schorn.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • eksterordinara membreco ĉe Bavaria akademio de la sciencoj (1830)
  • Orden der Württembergischen Krone (1838)
  • Sekreta konsilisto kaj kavaliro de la ordeno "Hausorden vom Weißen Falken" (1839)
  • Nobeliĝo fare de grandduko Karlo Frederiko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ludwig von Schorn en la germana Vikipedio.