Friedrich Thiersch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Friedrich Wilhelm THIERSCH (naskiĝinta la 17-an de junio 1784 en Kirchscheidungen, mortinta la 25-an de februaro 1860 en Munkeno) estis germana filologo. Li kromnomitis praeceptor Bavariae, do instruanto de Bavario.

Friedrich Thiersch, filologo, kromnomita "Instruanto de Bavario"

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1804 li studis en Leipzig kaj Göttingen kaj iĝis en 1807 kunlaboristo ĉe la Gimnazio de Göttingen. En 1808 li estis privata docento ĉeŭniversitata kaj venis en 1809 al Munkeno kiel gimnaziinstruisto. En 1811 li ekdeĵoris ĉe la Liceo samloka. En 1812 li fondis la kun la Akademio kunligita "Instituto filologia" kaj, por havi kontaktojn kun pli junaj esploristoj, la gazeton »Acta philologorum Monacensium« (1811–29, 4 vol.). Kiam en 1826 la universitato de Landshut translokitis munkenen li iĝis ordinara profesoro tie. Inter 1831-32 li restadis en Grekujo, kie li engaĝiĝis, post la morto de Ioanis Kapodistrias por la elekto de la vitelsbaĥa princo Oto je reĝo de Greklando. En 1837 Thiersch fondis en Göttingen kune kun Rost la tradicion de filologaj kunvenoj; en 1848 li iĝis prezidanto de la Bavaria akademio pri sciencoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Al Thiersch ŝuldiĝas la revivigo de filologiaj studoj den Bavario. Inter liaj skribitaĵoj menciindas: »Griechische Grammatik, vorzüglich des Homerischen Dialekts« (Leipzig 1812); »Griechische Grammatik für Schulen« (1812); »Über die Epochen der bildenden Kunst unter den Griechen« (München 1816–25, 3 studoj; kolektite en 1829); la prilaboro de Pindaro (Leipzig 1820, 2 Bde.); »Allgemeine Ästhetik in akademischen Lehrvorträgen« (Berlin 1846). Li ankaŭ ĝenerale pri instruado skribis: »Über gelehrte Schulen, mit besonderer Rücksicht auf Bayern« (Stuttgart 1826–29), »Über den Zustand der Universität Tübingen« (München 1830), »Über die neuesten Angriffe auf die Universitäten« (Stuttgart 1837) kaj »Über den gegenwärtigen Zustand des öffentlichen Unterrichts in den westlichen Staaten von Deutschland, in Holland, Frankreich und Belgien« (1838). Li favoris libere elektotajn vivkonceptojn, kiel videblas ĉe: »Über den angenommenen Unterschied zwischen Nord- und Süddeutschland« (München 1809) kaj »Über Protestantismus und Kniebeugung in Bayern« (tri skribaĵoj al Ignaz Döllinger, Marburg 1844). Reveninte el Grekujo li skribis en franca lingvo la jenon: »De l'état actuel de la Grèce et des moyens d'arriver á sa restauration« (Leipzig 1833). Pri lia vivo verkis la filo Heinrich Thiersch en 1866.

Lia frato Bernhard Heinrich Thiersch (1793-1855), lernejestro en Dortmund, kiu esploradis pri Homero, Aristofano kaj la vestfaliaj sekretaj tribunaloj, verkis en 1830 en Halberstadt la t.n. Kanton de la prusoj (Preußenlied).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 488-489, kio legeblas tie ĉi interrete.