Abdelhamid Ben Badis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdelhamid Ben Badis
Persona informo
عبد الحميد بن باديس
Naskiĝo 4-an de decembro 1889 (1889-12-04)
en Konstantino
Morto 16-an de aprilo 1940 (1940-04-16) (50-jaraĝa)
en Konstantino
Tombo Konstantino vd
Lingvoj araba vd
Loĝloko Konstantino vd
Ŝtataneco Franca AlĝerioAlĝerio vd
Profesio
Okupo instruistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abdelhamid Ben Badis (arabe عبد الحميد بن باديس, Ben Badis; 4a de decembro 188916a de aprilo 1940) estis simbola figuro de movado por Islama Reformo en Alĝerio. En 1931, Ben Badis fondis la Asocion de Alĝeriaj Islamaj Ulemoj, kiu estis nacia grupigo de multaj islamaj fakuloj en Alĝerio el multaj diferencaj kaj foje kontraŭaj perspektivoj kaj vidpunktoj. Tiu Asocio faros poste grandan influon sur la alĝeria islama politiko ĝis la Alĝeria Milito de Sendependeco. En la sama periodo, ĝi okazigis multajn instituciojn kie miloj da Alĝeriaj infanoj de islamaj gepatroj estis edukitaj. Tiu Asocio ankaŭ publikigis ĉiumonatan gazeton, nome Al-Ĉihab kaj Ben Badis kontribuis regule al ĝi inter 1925 kaj sia morto en 1940. Tiu gazeto informis siajn legantojn pri la isdeoj kaj pensaroj de la Asocio pri religia reformo kaj parolis ankaŭ pri aliaj religiaj kaj politikaj aferoj.

Abd al Hamid Ben Badis (maldekstre) kaj Tayeb El Oqbi (dekstre).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]