Narses

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Narses sur mozaiko en Raveno

Narses (greke: Ναρσής, armene: Նարսես; naskiĝinta ĉirkaŭ 490, mortinta en 574 en Romo) estis strategiisto de imperiestro Justiniano la 1-a. Li estis Armeno, eŭnuko de malgranda kresko, estante malforta sed ruza kaj agadema.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li venis kiel militkaptito en la palacon imperiestran kaj iĝis paŝon post paŝo inspektisto de la arkivoj, ĉefa ĉambristo, trezorgvardiano. Post kiam li tre utilis por la imperiestro dum la Nika-ribelo (532) kaj la milito kontraŭ la Persoj li senditis en 538 al Italujon kun 7000 soldatoj por helpi Belizaron kontraŭ la Ostrogotoj - sed ankaŭ por kontroli lin. Pro troa memstareco de ambaŭ batalestroj perdiĝis Milano. Narses revoktis en 539 al Konstantinoplo. Sed en 551 li resenditis al Italujo por haltigi la sukcesojn de la gota reĝo Totila. Narses venkis lin en 552 ĉe Taginae/Busta Gallorum (apud Gualdo Tadino) kaj konkeris la urbojn Spoleto, Narni, Perugia kaj Romon.

En 553 li venkis la Gotojn estantajn sub la komando de Teja denove dum tri tagojn daŭranta batalo ĉe Mons Lactarius inter Napolo kaj Salerno. En 554 venkitis Alemanoj kaj Frankoj apud Volturno, kiuj invadis Italujon en 554 sub la soldatarestroj Butilin kaj Leutharis. Je la fino la tuta duoninsulo fariĝis bizanca. Tiam li nomumitis prefekto de Italujo fare de Justinano. En 567 posteulis lin Justino la 2-a. Laŭlegende li vokus pro venĝo la Lombardojn (kiujn gvidis Alboin) al Italujo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 427, kio legeblas tie ĉi interrete.