Carmina Virgili
Carmina Virgili | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Carmina Virgili i Rodón | |||||
Naskonomo | Carmina Virgili i Rodón | ||||
Naskiĝo | 19-an de junio 1927 en Barcelono | ||||
Morto | 21-an de novembro 2014 (87-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | geologo politikisto vd | ||||
Aktiva en | Facultad de Ciencias Geológicas (Universidad Complutense de Madrid) • Universitato de Oviedo • Collège d'Espagne vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carmina VIRGILI, plennome Carmina Virgili i Rodon (naskiĝis la 19-an de junio 1927 en Barcelono, mortis la 21-an de novembro 2014 en Barcelono) estis hispana universitata profesoro, politikistino kaj geologo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Virgili naskiĝis en Barcelono la 19-an de junio 1927 . Ŝi estis la plej juna el la du infanoj de Guillem Virgili kaj Carme Rodón Pelegri. Ŝia familio estis politike kataluna kaj ili parolis la katalunan hejme. Tiam ili estis devigataj paroli la hispanan eksterhejme. Ŝi estis tre proksima al sia patrino dum la tuta vivo. Ŝia patrino estis apotekistino kiu kelkfoje instruis en la agrikultura lernejo. Dum la Hispana Enlanda Milito ili vivis en Provinco Barcelono en urbo Igualada.[1]
Virgili eniris la Universitaton de Barcelono kie ŝi prenis geografon Salvador Llovet kiel doktorecan konsiliston. Ŝi estis fervora studentino kiu ĝuis aktivan subtenon de sia familio. Post kiam ŝi akiris diplomon de Naturscienco en 1949 ŝi komencis instrui en lernejoj en la regiono de la kataluna teritorio de Vallès. Dum ŝi instruis, ŝi kun-verkis enkondukan lernolibron de naturscienco. Tiu libro estis sukcesa kaj trairis multajn reeldonojn.[1]
En aŭgusto 1953 Universitato de Barcelono kreis fakon de Geologio kiun ili apartigis de tiu de Naturscienco. Virgili aliris la novan departementon.[1]
Ŝi akiris doktoran diplomon de geologio en 1956 en la Universitato de Barcelono. En 1963 ŝi fariĝis la unua virino profesoro en la Universitato de Oviedo. Ŝi estis la tria virino kiu fariĝis universitata profesoro en Hispanio.[2] Ŝi estis la unua Dekano en 1977.[3]
De 1982 ĝis 1985 ŝi estis vicministro por Universitatoj kaj Priserĉo. De 1996 ĝis 2000 ŝi estis senatano de Socialisma Partio de Katalunio reprezentanta Barcelonon.[3]
En 2008 ŝi ricevis honordoktorecon atribuitan de la Universitato de Ĝenovo. Ŝi verkis pli ol 100 publikaĵojn kaj ricevis multnombrajn honorigojn inkluzive de Ora Medalo de la Universitato de Barcelono en 2011.[2]
Virgili mortis en Barcelono la 21-an de novembro 2014. Ŝi mortis needziniĝinta, sen infanoj, kaj lasis sian korpon al scienco.[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Libroj
[redakti | redakti fonton]- El Triásico de los Catalánides. 856 p. Madrido (1958)
- El fin de los mitos geológicos, Lyell. Nivola Libros y Ediciones, S.L. 320 p. Madrido (2003) ISBN 978-84-95599-44-5
- La Geologia : dels mites a la Ciència (2004) pri Charles Lyell
Artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Dubar, G.; Mouterde, M. R.; Suárez Vega, L. C. y Virgili, C. (1971): «El Jurásico de Asturias (Norte de España)». Cuadernos Geología Ibérica, 2: 561-580
- Virgili, C.; Hernando, S.; Ramos, A. y Sopeña, A. (1976): «Le Permien en Espagne». En: Falke, H. (Ed.). The Continental Permian in Central, West and South Europe. Ed. Kluwert. 91-109 Leiden
- Virgili, C.; Sopeña, A.; Ramos, A. y Hernando, S. (1977): «Problemas de la cronoestratigrafía del Trías en España». Cuadernos de Geología Ibérica, 4: 57-88
- Virgili, C. (1980): «Cartografía del Triásico y Pérmico del Borde Oriental del Sistema Central y Rama Castellana de la Cordillera Ibérica». Cuadernos de Geología Ibérica, 6: 13-20
- Virgili, C.; Sopeña, A.; Ramos, A. y Hernando, S. (1983): «El relleno posthercínico y la sedimentación mesozoica». En: Comba, J.A. (Ed.). Geología de España, Instituto Geológico y Minero de España. 25-36 Madrido
- Sopeña, A.; Virgili, C.; Arche, A.; Ramos , A. y Hernando, S. (1985). «El Triásico». En: Comba, J.A. (Ed.). Libro Jubilar José María Ríos. Geología de España II. Instituto Geológico y Minero de España: 47-62 Madrido
- Virgili, C. (2008): «The Permian-Triassic transition: Historical review of the most important ecological crises with special emphasis on the Iberian Peninsula and Western-Central Europe». Journal of Iberian Geology, 34 (1): 123-158
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Carmina Virgili Rodon Arkivigite je 2016-07-16 per la retarkivo Wayback Machine, 10 Marto 2015, icog.es, Retrieved 5 Novembro 2015
- ↑ 2,0 2,1 Professor Carmina Virgili, Gold Medal of the UB, dies, University of Barcelona, Retrieved 31 oktobro 2015
- ↑ 3,0 3,1 Carmina Virgili Arkivigite je 2016-10-20 per la retarkivo Wayback Machine, Alfredo Arche, Retrieved 31 oktobro 2015
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Profilo de Carmina Virgili (katalune)
- Ha fallecido la Catedrática y Profª. Emérita de Estratigrafía de la UCM, la Dra. Carmina Virgili Rodón. Nekrologio de la Fakultato de Geologiaj Sciencoj de la Universitato Complutense de Madrido
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmina Virgili en la angla Vikipedio.