Carmina Virgili

El Vikipedio, la libera enciklopedio
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Virgili kaj la patrinonomo estas Rodon


Carmina Virgili
Persona informo
Carmina Virgili i Rodón
Naskonomo Carmina Virgili i Rodón
Naskiĝo 19-an de junio 1927 (1927-06-19)
en Barcelono
Morto 21-an de novembro 2014 (2014-11-21) (87-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Profesio
Okupo geologopolitikisto vd
Aktiva en Facultad de Ciencias Geológicas (Universidad Complutense de Madrid) • Universitato de Oviedo • Collège d'Espagne vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carmina VIRGILI, plennome Carmina Virgili i Rodon (naskiĝis la  19-an de junio 1927(nun 1927-06-19) en Barcelono, mortis la 21-an de novembro 2014 en Barcelono) estis hispana universitata profesoro, politikistino kaj geologo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Virgili naskiĝis en Barcelono la  19-an de junio 1927(nun 1927-06-19). Ŝi estis la plej juna el la du infanoj de Guillem Virgili kaj Carme Rodón Pelegri. Ŝia familio estis politike kataluna kaj ili parolis la katalunan hejme. Tiam ili estis devigataj paroli la hispanan eksterhejme. Ŝi estis tre proksima al sia patrino dum la tuta vivo. Ŝia patrino estis apotekistino kiu kelkfoje instruis en la agrikultura lernejo. Dum la Hispana Enlanda Milito ili vivis en Provinco Barcelono en urbo Igualada.[1]

Virgili eniris la Universitaton de Barcelono kie ŝi prenis geografon Salvador Llovet kiel doktorecan konsiliston. Ŝi estis fervora studentino kiu ĝuis aktivan subtenon de sia familio. Post kiam ŝi akiris diplomon de Naturscienco en 1949 ŝi komencis instrui en lernejoj en la regiono de la kataluna teritorio de Vallès. Dum ŝi instruis, ŝi kun-verkis enkondukan lernolibron de naturscienco. Tiu libro estis sukcesa kaj trairis multajn reeldonojn.[1]

En aŭgusto 1953 Universitato de Barcelono kreis fakon de Geologio kiun ili apartigis de tiu de Naturscienco. Virgili aliris la novan departementon.[1]

Ŝi akiris doktoran diplomon de geologio en 1956 en la Universitato de Barcelono. En 1963 ŝi fariĝis la unua virino profesoro en la Universitato de Oviedo. Ŝi estis la tria virino kiu fariĝis universitata profesoro en Hispanio.[2] Ŝi estis la unua Dekano en 1977.[3]

De 1982 ĝis 1985 ŝi estis vicministro por Universitatoj kaj Priserĉo. De 1996 ĝis 2000 ŝi estis senatano de Socialisma Partio de Katalunio reprezentanta Barcelonon.[3]

En 2008 ŝi ricevis honordoktorecon atribuitan de la Universitato de Ĝenovo. Ŝi verkis pli ol 100 publikaĵojn kaj ricevis multnombrajn honorigojn inkluzive de Ora Medalo de la Universitato de Barcelono en 2011.[2]

Virgili mortis en Barcelono la 21-an de novembro 2014. Ŝi mortis needziniĝinta, sen infanoj, kaj lasis sian korpon al scienco.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • El Triásico de los Catalánides. 856 p. Madrido (1958)
  • El fin de los mitos geológicos, Lyell. Nivola Libros y Ediciones, S.L. 320 p. Madrido (2003) ISBN 978-84-95599-44-5
  • La Geologia : dels mites a la Ciència (2004) pri Charles Lyell

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Carmina Virgili Rodon Arkivigite je 2016-07-16 per la retarkivo Wayback Machine, 10 Marto 2015, icog.es, Retrieved 5 Novembro 2015
  2. 2,0 2,1 Professor Carmina Virgili, Gold Medal of the UB, dies, University of Barcelona, Retrieved 31 oktobro 2015
  3. 3,0 3,1 Carmina Virgili Arkivigite je 2016-10-20 per la retarkivo Wayback Machine, Alfredo Arche, Retrieved 31 oktobro 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmina Virgili en la angla Vikipedio.