Johannes Gerhardus Strijdom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Gerhardus Strijdom
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1893 (1893-07-14)
en Willowmore
Morto 24-an de aŭgusto 1958 (1958-08-24) (65-jaraĝa)
en Kaburbo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko
Alma mater Universitato de Stellenbosch • Universitato de Pretorio
Familio
Edz(in)o Marda Vanne
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Johannes Gerhardus STRIJDOM, (literumita ankaŭ Strydom) ofte nomita JG Strydom aŭ Hans Strydom (14a de Julio 1893 – 24a de Aŭgusto 1958),[1] kromnomita la Leono de la Nordo,[2] estis ĉefministro de Sudafriko el la 30a de Novembro 1954 al la 24a de Aŭgusto 1958.[3] Li estis necedema afrikanera naciisto, kaj arda proponanto de rasa diskriminacio kio pavis la vojon al la establado de la sistemo de apartismo.

La 30an de Novembro 1954, li estis elektita estro de la Nacia Partio de Sud-Afriko kaj iĝis ĉefministro de Sudafriko post la rezigno de Malan kaj kontraŭ la volo de tiu lasta, kiu preferis la pli moderan Havenga, Ministro de Financo, kiel sia sukcedanto. Tamen, Strijdom estis populara inter NP-anoj kaj subtenantoj fidis lian peladon de aferoj kiuj iros milde al la establado de respubliko, io kion Malan estis konsiderinta nur modera. Dum la regotempo de Strijdom kiel ĉefministro, li arde moviĝis antaŭen al la forigo de ligoj kun la Brita monarkio[4] kaj profundigis la Afrikaneran devenon en Sudafriko, dum oni plifortigis la politikon de apartismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Johannes Gerhardus Strijdom". Britannica Online Encyclopedia. [1][rompita ligilo] Alirita la 21an de Marto 2017.
  2. "Johannes G Strijdom". South African History Online. [2] Alirita la 21an de Marto 2017.
  3. Britannica Online Encyclopedia
  4. "South Africa: Movement towards a Republic – JG Strijdom". South African History Online. Arkivita el la originalo en la 16a de Aprilo 2010. [3] Alirita la 25an de Marto 2010.