Wolfgang Brandstetter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Brandstetter
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1957 (1957-10-07) (66-jaraĝa)
en Haag (Malsupra Aŭstrio)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de Vieno
Okupo
Okupo politikisto • universitata instruisto • kriminala advokato • juĝisto
vdr

Wolfgang BRANDSTETTER (naskiĝinta la 7-an de oktobro 1957 en Haag/Distrikto Amstetten) estas aŭstra politikisto kaj juristo. Ekde la 16.12.2013 li estis ministro pri justico. Ekde la 17.5.2017 li estas vickanceliero de Aŭstrio pro la nevolo de Sebastian Kurz.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la frekvento de la gimnazio en Horn/Distrikto Horn li studis ĉe la Universitato de Vieno jursciencon kaj la lingvojn anglan kaj rusan. Post doktoriĝo en 1980 li estis asistento ĉe la Instituto pri kriminala juro kaj kriminologio en Vieno. En 1991 li habilitiĝis ĉe la Jurscienca fakultato viena. Poste li docentis ĉe la universitatoj de Brunno kaj Krakovo.

En 1997 ofertitis al li iri al la Universitato de Linz. En 1988 li ekkatedrestros pri kriminala juro ĉe la viena altlernejo. En 2007 li ekestris la Instituton pri aŭstria kaj eŭropa ekonomikriminala juro ĉe la Ekonomia alternejo de Vieno. Li iĝis advokato de la manaĝeristo Rudolf Fischer koncerne la kverelon pri Telekom, de Tilo Berlin kaj de Rakhat Aliyev. Krome Brandstetter engaĝiĝis kiel konfidinda persono de Wolfgang Kulterer en la esplorkomisiono pri la Kverelo Hypo/Alpe-Adria-Bank. Pluse li defendis antaŭtribunale la kancelieron Werner Faymann kiam temis pri kvereloj prigazetanoncaj. Li pli kaj pli famiĝis ankaŭ kiel eksperto pri batalado kontraŭkorupta.

Brandstetter estas edziĝinta kaj havas tri infanojn. Li ankaŭ estas membro ĉe Österreichischer Cartellverband.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Brandstetter, Gerhard Loibl: Neutralität und Waffenexporte : völkerrechtliche und strafrechtliche Überlegungen zum Tatbestand der „Neutralitätsgefährdung“, Verlag der österreichischen Staatsdruckerei, Wien: 1990. ISBN 3-7046-0190-X
  • Wolfgang Brandstetter, Alexander Tipold: Strafrechtliche Haftung des Arbeitgebers bei Lkw-Unfällen mit Personenschaden: Rechtsgutachten. Ausgabe 17 von Verkehr und Infrastruktur / Verkehr und Infrastruktur. Kammer für Arbeiter und Angestellte für Wien, Wien: 2003. ISBN 3706302357
  • Thomas Keppert, Wolfgang Brandstetter (Hrsg.): Bilanzdelikte. Linde Verlag: 2008. ISBN 9783707313499

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]