Wolfgang Brandstetter
Wolfgang Brandstetter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1957 (67-jaraĝa) en Haag (Malsupra Aŭstrio) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Vieno - juroscienco (1976–1980) Universitato de Vieno - tradukoscienco (1976–1978) |
Okupo | |
Okupo | kriminala advokato (1993–2013) politikisto universitata instruisto juĝisto |
Wolfgang BRANDSTETTER (naskiĝinta la 7-an de oktobro 1957 en Haag/Distrikto Amstetten) estas aŭstra politikisto kaj juristo. Ekde la 16.12.2013 li estis ministro pri justico. Ekde la 17.5.2017 li estas vickanceliero de Aŭstrio pro la nevolo de Sebastian Kurz.[1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post la frekvento de la gimnazio en Horn/Distrikto Horn li studis ĉe la Universitato de Vieno jursciencon kaj la lingvojn anglan kaj rusan. Post doktoriĝo en 1980 li estis asistento ĉe la Instituto pri kriminala juro kaj kriminologio en Vieno. En 1991 li habilitiĝis ĉe la Jurscienca fakultato viena. Poste li docentis ĉe la universitatoj de Brunno kaj Krakovo.
En 1997 ofertitis al li iri al la Universitato de Linz. En 1988 li ekkatedrestros pri kriminala juro ĉe la viena altlernejo. En 2007 li ekestris la Instituton pri aŭstria kaj eŭropa ekonomikriminala juro ĉe la Ekonomia altlernejo de Vieno. Li iĝis advokato de la manaĝeristo Rudolf Fischer koncerne la kverelon pri Telekom, de Tilo Berlin kaj de Rakhat Aliyev. Krome Brandstetter engaĝiĝis kiel konfidinda persono de Wolfgang Kulterer en la esplorkomisiono pri la Kverelo Hypo/Alpe-Adria-Bank. Pluse li defendis antaŭtribunale la kancelieron Werner Faymann kiam temis pri kvereloj prigazetanoncaj. Li pli kaj pli famiĝis ankaŭ kiel eksperto pri batalado kontraŭkorupta.
Brandstetter estas edziĝinta kaj havas tri infanojn. Li ankaŭ estas membro ĉe Österreichischer Cartellverband.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Wolfgang Brandstetter, Gerhard Loibl: Neutralität und Waffenexporte : völkerrechtliche und strafrechtliche Überlegungen zum Tatbestand der „Neutralitätsgefährdung“, Verlag der österreichischen Staatsdruckerei, Wien: 1990. ISBN 3-7046-0190-X
- Wolfgang Brandstetter, Alexander Tipold: Strafrechtliche Haftung des Arbeitgebers bei Lkw-Unfällen mit Personenschaden: Rechtsgutachten. Ausgabe 17 von Verkehr und Infrastruktur / Verkehr und Infrastruktur. Kammer für Arbeiter und Angestellte für Wien, Wien: 2003. ISBN 3706302357
- Thomas Keppert, Wolfgang Brandstetter (Hrsg.): Bilanzdelikte. Linde Verlag: 2008. ISBN 9783707313499
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pri Brandstetter ĉe la parlamenta retpaĝaro
- Artikolo koncerne Rakhat Aliyev Arkivigite je 2014-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Aussendung APA OTS vom 14.12.2013 - „profil“: Designierter Justizminister Brandstetter Berater der Vaduzer Kanzlei Batliner Gasser.
- Wolfgang Brandstetter: designierter Minister mit Verbindungen nach Liechtenstein Arkivigite je 2014-06-23 per la retarkivo Wayback Machine - profil-interrete de la 14.12.2013
- FORMAT: Die Liechtenstein-Connection von Österreichs Justizminister (APA-OTS de la28.12.2014); Format-artikolo Arkivigite je 2014-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.