Valentin Rasputin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Grigorij Rasputin.
Valentin Grigorjeviĉ Rasputin
Persona informo
Валентин Распутин
Naskiĝo la 15-an de marto 1937
en vilaĝo Ust-Uda, Irkutska provinco, RSFSR, Sovetunio
Morto la 14-an de marto 2015
en Moskvo, Rusio
Etno ruso
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Sovetunio, Rusio
Alma mater Irkutska ŝtata universitato
Familio
Edz(in)o Svetlana Rasputina
Infanoj Maria Rasputina
Profesio
Okupo verkisto, publicisto, aktivulo
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • ĵurnalismo • opinia ĵurnalismo • politiko vd
Aktiva dum 1966—2013
Verkado
Ĝenroj vilaĝa prozo
Verkoj Adiaŭo al Matjora, Mono por Maria, Flugo al la arbaroj, Adiaŭo al Matjora, La lasta termino, La fajro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valentin Grigorjeviĉ Rasputin (rusa: Валентин Григорьевич Распутин) (la 15-an de marto 1937, vilaĝo Ust-Uda, Irkutska provinco, Sovetunio — la 14-an de marto 2015, Moskvo, Rusio) estis rusa verkisto kaj medioaktivisto.

Li estas konsiderata unu el la plej gravaj rusaj (siberiaj) verkistoj de la 1970-aj jaroj kaj ekde la sama tempo ankaŭ ekologiisto[1] kiu engaĝiĝis en la protekton de la lago Bajkalo [2].

En la 1990-aj jaroj li subtenis la opozicion kontraŭ la reformoj de Boris Jelcin, subskribante interalie la manifeston "Vorto al la popolo", kritikanta la perestrojkon kaj postajn reformojn.

En 1993, la asteroido 4537 Valgrirasp estis nomita honore al li [3].

Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

Rasputin estas verkisto kiu montras la rusan (siberian) kamparanon preskaŭ netuŝitan de la moderna civilizacio, kun lia konscio pri tradicio kaj proksimaj ligoj al la naturo. Tipa por Rasputin estas lia romano Adiaŭo de Matjora (1976), pri vilaĝo kiu devas malaperi por la konstruo de akvobaraĵo, per kiu Rasputin volas pruvi ke la materiisma mondkoncepto malsukcesis.

Mono por Maria, romano, 1967

Flugo al la arbaroj, romano, 1974

Adiaŭo al Matjora, romano, 1976

La lasta termino, romano, 1984

La fajro, rakonto, 1989

Vasili kaj Vasilisa, rakonto, 1991

La juna virino kaj la rivero de la granda arbaro, infanlibro, 2000

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 1988 li ricevis la Global 500 Award de la Medioprogramo de la Unuiĝintaj Nacioj (UNEP)

Menciindas ankaŭ jenaj premioj:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Избранные произведения в 2-х томах. — М.: Молодая гвардия, 1984. — 150 000 экз.
  • Избранные произведения в 2-х томах. — М.: Художественная литература, 1990. — 100 000 экз.
  • Собрание сочинений в 3-х томах. — М.: Молодая гвардия — Вече-АСТ, 1994. — 50 000 экз.
  • Избранные произведения в 2-х томах. — М.: Современник, Братск: ОАО «Братсккомплексхолдинг»., 1997.
  • Собрание сочинений в 2-х томах (Подарочное издание). — Калининград.: Янтарный сказ, 2001. (Русский путь)
  • Собрание сочинений в 4 томах (комплект). — Издатель Сапронов, 2007. — 6000 экз.
  • Малое собрание сочинений. — М.: Азбука-Аттикус, Азбука, 2015. — 3000 экз. (Малое собрание сочинений)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (germana) Intervjuo kun Klaus Bednarz / WDR la 15-an junio 2004. Konsultita la 6-an de decembro 2007. Kiel unu el la plej grandaj rusaj verkistoj Valentin Rasputin opiniis ke ekzistis evidentaj politikaj kaj ekonomiaj fortoj, kiuj estis pli povaj ol la ekologia movado.
  2. (germana) Klaus Bednarz, Ballade vom Baikalsee. Begegnungen mit Menschen und Landschaften (Balado de la Bajkallago. Renkontiĝoj kun homoj kaj pejzaĝoj), Eld. Bastei Lübbe Tb, 1998, ISBN 3-404-60485-7
  3. (angla) M.P.C. 22433
  • Tiu ĉi artikolo baziĝas sur la nederlanda, germana kaj rusa (por la bibliografio) versio de vikipedio je la 18-a julio 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]