Iosif Hodoș

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iosif Hodoș
Iosif Hodoș
Iosif Hodoș
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de oktobro 1829(nun 1829-10-20)
en Bandorf (Transilvanio, Habsburga Imperio)
Morto la 9-an de decembro 1880
en Hungario Nagyszeben (Hungara reĝlando)
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco RumanioHungario
Okupo
Okupo historiistopolitikistoadvokato
vdr

Iosif Hodoș [josif hodoŝ] estis hungaria rumana politikisto, parlamentano, juristo, unu el la fondintoj de Rumana Akademio (1866). Lia familia nomvarianto estis Hodoșiu.

Iosif Hodoș [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1829 en Bandorf (Transilvanio), li mortis la 9-an de decembro 1880 en Hungara reĝlando en Nagyszeben (nuntempa Sibiu en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iosif Hodoș frekventis diversajn mezlernejojn en Transilvanio. Li travivis la Hungaran revolucion en 1848, kie li estis aktiva pri la rumanaj interesoj. Printempe li finis la gimnazion, poste li aranĝis rumanan trupon, sed tiu estis forpelita al Bukovino fare de Józef Bem. La rusa armeo arestis lin, sed li rifuĝis kaj iris al Bukareŝto, poste al Transilvanio, fine al Vieno, kie li studis juron. Li akiris jam juran diplomon en Padovo en 1854. Post la diplomiĝo li revenis al Transilvanio, kie li estis juristo, en 1858 li estis jam memstara notario. En 1861 li iĝis subdepartementestro. Inter 1865–1878 li estis parlamenta deputito de la hungara parlamento, kie li strebis por la rumanaj interesoj. Li edziĝis en 1867, baldaŭ li havis gefilojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Descriptio Moldaviae - tradukaĵo
  • Incrementa atque Decrementa Aulae Otomanicae - tradukaĵo
  • Románok és az erdélyi alkotmány - studo, 1871
  • parlamentaj paroladoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]