Guillaume Meurice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guillaume Meurice
Guillaume Meurice en 2016.
Guillaume Meurice en 2016.
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1981 (1981-06-14) (42-jaraĝa)
en Chenôve
Lingvoj franca
Loĝloko Renno
Ŝtataneco Francio
Alma mater Cours Florent • University of Franche-Comté
Okupo
Okupo humuristo • radio-prezentisto • verkisto
TTT
Retejo https://www.guillaumemeurice.fr/
vdr

Guillaume MEURICE (naskiĝis la 14-an de junio 1981 en Chenôve, Francio) estas franca humuristo kaj radioprograma felietonisto. Li estas ĉefe konata pro sia partopreno al la radioprogramo Par Jupiter! (Je Jupitero!), en la radiostacio France Inter.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj studioj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Chenôve[1] sed devenanta el Vesoul[2], Guillaume Meurice estas filo de fervojisto kaj de hejma virino[3]. Lia familio transloĝiĝis al Jussey (Haute-Saône) en 1987[4].

Li studis administrajn sciencojn en Besançon, studis mallonge en Aix-en-Provence, kaj poste studis komedion en la Cours Florent en Parizo inter 2002 kaj 2005.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En novembro 2007, Guillaume Meurice kreis sian unuan soloan programon, dekomence titolitan Annulé ("Nuligata") poste renomitan Mort de rire ("Mortinta pro rido") en 2008 kaj denove renomitan Tout le monde y passe samjare.[5]

En junio 2012, li publikigis libron titolitan Guillaume Meurice chronique la société ("Guillaume Meurice kronikas la socion") antaǔparolate de François Morel.

En septembro 2012, li iĝis humura kronikisto en la radioprogramo "On va tous y passer" ĉe France Inter ĝis la fino de la programo en junio 2014. En marto 2014, li kreis sian duan spektaklon: Que demande le peuple? ("Kion petas la popolo?") Li denove laboris en France Inter de septembro 2014 dum la matena programo Le Cinq sept ("La kvin sep") ĝis junio 2015 kaj pri la radioprogramo "Par Jupiter!" (prae Si tu écoutes j'annules tout ("Se vi aŭskultas, mi nuligas ĉion")) kun Charline Vanhoenacker kaj Alex Vizorek, por la kroniko "Le moment Meurice" (La Meurice-a momento) mem-kvalifikita kiel "comique d'investigation" ("komikeco de enketeco") kaj farita el pikemaj popolintervjuoj.

En 2017, li publikigis libron verkitan kun la gazetara desegnisto Marc Large titolitan On n'est pas sérieux quand on a 2017 ans ("Oni ne seriozas kiam 2017-jaraĝas").

La 1-an de marto 2018, kune kun Charline Vanhoenacker kaj Alex Vizorek, li parodie kandatitĝis por la prezidanteco de Radio France. Ilia humura programo enhavis interalie "la eŭtanazio de France Info", la renomigo de programoj, kaj "kvin-stelaj sistemo de notoj por la parolistoj, laŭ la modelo de la ŝoforoj de Uber"[6].

Lia unua romano Cosme estis publikata la 7-an de marto 2018[7].

Opinioj kaj engaĝiĝoj[redakti | redakti fonton]

Guillaume Meurice estas ofte difinata sur la amaskomunikiloj kiel maldekstremulo eĉ ekstrema maldekstremulo. Dum la kampajno por la franca prezidanta baloto de 2017, li deklaris ke li voĉdonus por Jean-Luc MélenchonPhilippe Poutou.

En 2015, Guillaume Meurice deklaris dum radioprograma kroniko esti vegetarano[8].

En 2018 Guillaume Meurice voĉe partoprenis al video de la asocio Amnestio Internacia pri Homaj rajtoj[9].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Guillaume Meurice (ilustraĵoj de Marc Large), On n'est pas sérieux quand on a 2017 ans, el. Un point c'est tout !, 2017, 96 p. (ISBN 979-1092115079)
  • Guillaume Meurice, Cosme (romano), Paris, Arthaud, 2018, 304 p. (ISBN 978-2-08-142562-0)
  • Guillaume Meurice kaj Charline Vanhoenacker (ilustraĵoj de Cami), Le cahier de vacances de Manu : monsieur le président de la République, Paris, Flammarion, 2019, 96 p. (ISBN 978-2-08-148144-2)
  • Guillaume Meurice (ilustraĵoj de Aurore Damant), Le renard et le poulailler, Michel Lafon, 2020, 32 p. (ISBN 9782749944104)
  • Guillaume Meurice, Le roi n'avait pas ri, JC Lattès, coll. « Littérature française », 2021, 300 p. (ISBN 978-2709667289)

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Dijon : Guillaume Meurice (France Inter), un envoyé “un peu” spécial » [archive], sur Le Bien public.com, 3 novembre 2015 (consulté le 18 janvier 2016).
  2. Rossana Di Vincenzo, « Charlie Hebdo, Restos du cœur... Avec Guillaume Meurice, on peut rire de tout sur France Inter » [archive] sur telerama.fr, 7 juillet 2015 (consulté le 17 novembre 2015).
  3. « Biographie » [archive], sur guillaumemeurice.fr (consulté le 17 novembre 2015).
  4. Jérôme Lefilliâtre, « Guillaume Meurice : D’extrême gausse Arkivigite je 2016-12-31 per la retarkivo Wayback Machine » [archive] Libération.fr, 28 décembre 2016
  5. «Biographie» [arkivo], ĉe guillaumemeurice.fr (konsultita la 19an de oktobro 2017).
  6. Mariel Bluteau, https://www.franceinter.fr/amp/humour/les-belges-presidents
  7. https://www.guillaumemeurice.fr/le-livre-guillaume-meurice
  8. « Repas de substitution du 26 août 2015 » archive sur France Inter.fr, 26-an de aǔgusto 2015
  9. https://www.amnesty.fr/actualites/voir-pour-comprendre-la-declaration-universelle-des-droits-de-lhomme?utm_campaign=vpc_dudh&utm_medium=email&utm_source=emailing-don[rompita ligilo]