Lilian Birkás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lilian Birkás
Persona informo
Naskonomo Hübner Lilianna
Naskiĝo la  5-an de februaro 1916(nun 1916-02-05)
en Ĉeĥio Prago (Ĉeĥio, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 2-an de februaro 2007
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Kálmán Nádasdy
Infanoj Ádám NádasdyÁkos Birkás
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Lilian Birkás [birkAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Birkás Lilian estis hungara operkantisto, (soprano, komence mezosoprano). Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Hübner Lilianna, ŝia dua edzo estis Kálmán Nádasdy, ŝia filo estis Ádám Nádasdy.

Lilianna Hübner [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1916 en Prago (Ĉeĥio, Aŭstrio-Hungario), ŝi mortis la 2-an de februaro 2007 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lilian Birkás devenis el germana-hungara-itala familio, ŝi havis la 3 lingvojn. La familio Hübner translokiĝis al Pécel en 1920. La juna Lilianna frekventis katolikan gimnazion en Budapeŝto, ŝi jam tiam kantadis en la lerneja koruso. Post la abituriento ŝi lernis muzikon, sed ŝi edziniĝis kaj naskis du idojn. La muziko iom retiriĝis, nur en 1944 ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto. Ŝia plej grava instruisto estis Margit Walter. Post siaj studoj ŝi aliĝis al Reĝa Operejo de Budapeŝto, kie ŝi restis ĝis 1975. Post la 2-a mondmilito ŝi denove edziniĝis, eĉ ŝi naskis filon. Dum la socialismo ŝi estis gastokantisto en sia naskiĝurbo, Bruselo, Vieno, Napolo, Milano, Skandinavio, ŝi ofte estis aŭdebla en Hungara Radio. Ŝi ricevis premiojn en 1960, 1967 kaj 2001.

El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]