Oliverio Girondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliverio Girondo
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1891 (1891-08-17)
en Bonaero
Morto 24-an de januaro 1967 (1967-01-24) (75-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Instituto Libre de Segunda Enseñanza vd
Subskribo Oliverio Girondo
Familio
Edz(in)o Norah Lange vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Octavio José Oliverio GIRONDO, plej bone konata kiel Oliverio Girondo (Bonaero, 17-a de aŭgusto 1891 - Samloke, 24-a de januaro 1967) estis argentina poeto, ligita al la bonaera avangardo de la 1920-aj jaroj. Li estis edzo de la verkistino Norah Lange.

Biografio[redakti | redakti fonton]

De riĉa familio, li studis en Anglio kaj Francio. Li amikiĝis kun poetoj kaj artistoj de Eŭropo, kaj li konis novajn estetikajn tendencojn, kiel superrealismo, kun kiu kontaktis tra la franc-urugvaja verkisto Jules Supervielle. Tiam li legis la francaj poetojn de la simbolismo, la eseojn de Remy de Gourmont, Los raros de Rubén Darío kaj la filozofion de Nietzsche. Poste li veturis tra Hispanio, Francio, Italio, Nordafriko kaj Brazilo. La esperto de tiuj vojaĝoj rezultis en lia unua poezilibro, Veinte poemas para ser leídos en el tranvía (Dudek poemoj legotaj tranvía), eldonita en 1922 en Francio kun ilustraĵoj de Girondo mem. La apero de tiu libro, unu jaron antaŭ Fervor de Buenos Aires de Jorge Luis Borges, markis ilin kiel reprezentantoj de la bonaera avangardo de tiuj jaroj, kiuj etosis ĉirkaŭ la revuojn Proa (1922) kaj Martín Fierro (1924 - 1927). En la grupo, krom Girondo kaj Borges, estis Evar Méndez, Samuel Glusberg, Jacobo Fijman, Xul Solar, Leopoldo Marechal, Raúl González Tuñón kaj Macedonio Fernández, plej parto el ili el la Grupo de Florida, karakterizita de sia elitisma kaj avangarda estetiko. Post nova vojaĝo tra Hispanio, kie li interkonatiĝis kun Ramón Gómez de la Serna, li publikigis sian duan poemaron, nome Calcomanías, en 1925. Dum tiu tempo li vizitis Ĉilion, Peruon, Kubon, Meksikon kaj Usonon kiel reprezentanto de diversaj avangardaj organismoj.

En 1926, en manĝokunsido organizita de la Sociedad Rural omaĝe al Ricardo Güiraldes, ekkonis la verkistinon Norah Lange, kun kiu li fianĉiĝis en 1934 kaj edziĝis en 1943.​[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Veinte poemas para ser leídos en el tranvía (1922)
  • Calcomanías (1925)
  • Espantapájaros (1932)
  • Persuasión de los días (1942)
  • Campo nuestro (1946)
  • En la masmédula (1953)

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Interlunio (1937) - relato.
  • Nuestra actitud ante el desastre (1940) - artikoloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Borges, accidental celestino de Girondo, La Nación, 19.5.2014 [1] Arkivigite je 2018-01-07 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 6an de Januaro 2018.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Apunte biobibliográfico [2] Alirita la 6an de Januaro 2018.
  • Oliverio Girondo > Cronología [3] Alirita la 6an de Januaro 2018.